Ordeno de la Ĝartero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Ordeno de la Ĝartero''' aŭ '''Ĝartera Ordeno''' (angle "Order of the Garter") estas angla [[kavaliro|kavalira]] [[ordeno]] kaj distingo, la plaj altranga brita burĝa kaj armea ordeno. Ĝi estis fondita en [[1348]] fare de [[Eduardo la 3-a]], angla reĝo. Ĉar la fondaj dokumentoj neniiĝis en incendio, la originala celo de la fondo, la signifo de la emblemo kaj la origino de la moto ne estas rekonstrueblaj. Laŭ unu ideo aŭ legendo, Eduardo volis restarigi la kavaliran fratecon de la [[Ronda Tablo]] de la [[Reĝo Arturo|Arturo-legendo]]. La [[ĝartero]] estis signo de la kavalira estimo al la virinoj.
 
Laŭ plej konata origin-legendo, la fondiĝo estas ligita al evento, kiam Eduardo dancis kun la [[Kent]]-a nobelino Johano, grafino de [[Salisbury]]. La ĝartero de la virino falis surplanken kaj la ĉirkaŭstarantaj kaŝe ekridetis. Tiam la reĝo suprenlevis ĝin per eleganta movo kaj ligis la ĝarteron al sia propra piedo. Poste li [[franca lingvo|franclingve]] atentigis la korteganojn: ''[[Honni soit qui mal y pense]]'' („Honton al tiu, kiu pensas malbonon”). La frazo iĝis moto de la ordeno, kaj oni ĉiujare festis la fondon per granda amuzado kaj kavalira turniro.
 
Dum la mezepoko, en la ordeno membris la brita reganto, la kimria princo kaj ties 12 akomponantoj. Oni altigis en 1805 la nombron de la akomponantoj al 25 kaj tio validas ĝis hodiaŭ.