Pavla Dvořáková: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ĝusta ligo al ŝia edzo Vladimír
Linio 20:
}}
'''Pavla DVOŘÁKOVÁ''', fraŭlinnome '''JODASOVÁ''' (naskiĝis la [[11-a de majo|11-an de majo]] [[1966]] en [[Aš]]) estas ĉeĥa esperantistino. Esperanton ŝi eklernis en koresponda kurso en [[1977]] ĉe [[Vladimír Škoda]] kaj aktivas en Esperantujo ekde [[1981]],
antaŭe precipe en [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo]] kaj en Pedagogia Sekcio de ĈEA (estrarano en ambaŭ en 1984-1992, En 1983-1992 estrino de Praga Junulara E-Klubo). En 1981-1990 ŝi regule instruadis en [[Somera Esperanto-Tendaro Lančov|Somera-Esperanto Tendaro]] en [[Lančov]]). Kun sia edzo [[Vladimír Dvořák (esperantisto)|Vladimír Dvořák]] ŝi ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn (ekz. Oficiala UK-Antaŭkongreso en [[Prago]] 1992 kun seminario pri [[Komenio]], Mezeŭropa Junulara Semajno en [[Olomouc]] 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en [[Tábor]] en 1994, [[ILEI]]-konferenco en [[Tábor]] en 1996, [[ĈEA]]-konferencoj kaj kongresoj (2012-2016, programe mem ankaŭ tiujn en 2009 -2011), [[Vikimanio]] en [[Svitavy]] en 2011, omaĝe al dekjariĝo de la [[Esperanta Vikipedio]], [[Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj]] en Pilský Mlýn apud [[Sedlice]] en 2006 (<ref> [http://ref.esperanto.cz] </ref>), 10 Vinaj seminarioj en Suda [[Moravio]] en 1989-1998, interreta seminario Sabla Printempo en (2006-2010 en Písek, 2011 en Milevsko, 2012-2015 en Skokovy), Postferiaj Renkontiĝoj en Suda Bohemio (2007-2016), Antaŭkristnaskaj Renkontiĝoj en Písek k.a.). Ŝi ankaŭ organizas [[Vikipedio|vikipediajn trejnadojn]] dum Esperanto-aranĝoj ([[KAEST]], [[Sabla Printempo]], [[PSI]] k.a.).
 
Ŝia origina studfako estas informscienco, bibliotekscienco kaj aplikita [[lingvistiko]] (studis en 1984-1988 en [[Universitato de Karolo]] en [[Prago]]), en 2007-2008 en Pedagogia Faultato de la sama universitato ŝi realigis postaltlernejajn studojn pri eduka muzikoterapio kaj pasigis pliajn olficialajn klerigajn kursojn. Ekde 1998 ŝi profesie okupiĝas pri naturterapioj, [[muzikoterapio]] kaj psikologia astrologio (precipe lige al instruo de [[Carl Gustav Jung]]) kaj ekde 2003 kun sia edzo laboras volontule kun infanoj en infanhejmo (orfejo).