Delegacio por alpreno de la lingvo internacia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kelkaj malgrandaj aldonoj i.a. franca nomo + ne ligo sed Internacia ASOCIO de Akademioj.
plenaj nomoj (konfirmitaj en eksteraj fontoj)
Linio 5:
En [[1906]] la Delegacio petis Internacian Ligon de la Akademioj fari la elekton. La [[29-a de majo|29-an de majo]] [[1907]] la lasta rifuzis, decidinte (12 kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo internacia. La [[25-a de junio|25-an de junio]] [[1907]], Couturat aranĝis elekton de 12-ana [[Komisiono de la Delegacio]] (la kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj). La esperantistoj elektis dum la [[UK]] en [[Cambridge]] specialan komisionon por trakti kun la Delegacio.
 
La Delegacia Komisiono kunvenis 18 foje en Parizo inter la 15-an kaj 24-an de oktobro [[1907]] por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo internacia. Laŭ peto de [[L. L. Zamenhof]] mem, Esperanto estis defendata de [[Louis de Beaufront]], la dua patro de Esperanto. Ne povantaj veni Parizon kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. La [[29-a de oktobro|29-an de oktobro]] [[1907]] dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj [[Wilhelm Ostwald]], [[Louis Couturat]], [[Leopold Leau]], [[Jan Niecisław Baudouin de Courtenay|Baudouin de Courtenay]], [[Otto Jespersen]], [[Ernest Dimnet]], [[PPaul Hugon|Paul D. Hugon]], [[G.Gaston MOCHMoch]], Rodet ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la [[Konstanta Komitato]], laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "[[Ido]]", provante interkonsenti kun la Esperantista [[Lingva Komitato]]. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: [[Wilhelm Ostwald]], prezidanto, Baudouin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".
 
La [[2-a de novembro|2-an de novembro]] [[1907]] la Konstanta Komitato informis oficiale pri ĉio Zamenhof kaj Esperantistan Lingvan Komitaton. kaj petis respondi antaŭ la [[6-a de decembro|6-an de decembro]]. La decido prokrastiĝis, ĉar Lingva-Komitatanoj respondis malrapide. La [[14-a de decembro|14-an de decembro]], W. Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. La [[7-a de januaro|7-an de januaro]] [[1908]] prezidanto de Esperantista Lingva Komitato, E. Boirac publikigis la respondon: el 61 Lingva-Komitatanoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn en Esperanto. La [[18-a de januaro|18-an de januaro]] li deklaris al la Konstanta Komitato, ke konsente kun Zamenhof kaj plimulto de la Lingva-Komitatanoj al Esperantistoj ne eblas fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Zamenhof alvokis per "[[Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj]]" resti fidelaj al Esperanto, ĉar nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de la Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi.