Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vidu ankaŭ: Homaranismo
Origino: Joseph Silbernik pri Hispanio. Rifuzo de LCZZ pri genetik-genealogia esploro :-(
Linio 16:
 
La naskiĝ- kaj forpasdokumentoj el la jaroj 1858–1862 prezentas diversajn, rusigitajn formojn de la familia nomo: Zaminof, Zamenow aŭ Zamenof. Nur de la jaro 1862 konsekvence estas uzata la formo: Zamengof aŭ Zamenhof.<ref>[http://esperanto.org/Ondo/H-roman1.htm Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk]</ref>
 
== Origino ==
Laŭ aserto prezentita en 1916 de [[Joseph Silbernik]], bofrato de L. L. Zamenhof, la familio Zamenhof eble originas de mezepoka [[Hispanio]], el kiu ĝi en [[1492]] estis ekzilita per dekreto de la reĝino [[Izabela la 1-a (Kastilio)|Izabela la 1-a]] pri judoj kiuj ne akceptis kristaniĝon.<ref>[http://impofthediverse.blogspot.com/2014/12/silbernick-defends-german-use-of.html Silbernick Defends German Use of Esperanto] (citas leteron de Joseph Silbernik publikigitan la 11-an de decembro 1916 en la novjorka gazeto Sun)</ref>
 
Kvankam modernaj teknikoj de [[genetika genealogio]] ebligas esploron de familia deveno per esploro de [[DNA]], [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]] (la nepo de L. L. Zamenhof) rifuzis en [[2017]] partoprenon en tia esploro, kiu ebligus detalan genetikan analizon de la Zamenhofa [[Kromosomo Y|Y-kromosoma]] (nurvira) linio, kies portanto li estas (pere de sia patro [[Adamo Zamenhof|Adamo]], ties patro [[L. L. Zamenhof|Ludoviko Lazaro]], ties patro [[Marko Zamenhof|Marko]] kaj ties patro [[Fabian Zamenhof (avo de Ludoviko)|Fabian]]).<ref>Laŭ retpoŝta sciigo farita la 13-an de januaro 2017 de [[Barbara Despiney]] al [[Marek Blahuš]], kiu unue proponis efektivigon de tia esploro en aŭgusto de 2016.</ref> Tiel la zamenhofologoj perdis la ŝancon esplori la patran posteulan linion de L. L. Zamenhof – ĉar lia ununura filo Adamo havis ununuran filon, kiu estas ĝuste Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu siavice havis nur filinojn.
 
== Familianoj ==