Guillaume de Saint-Thierry: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
Ĉirkaŭ [[1125]], Guillaume malsaniĝas. Lia amiko, Bernardo de Clairvaux, invitas lin en la flegejon de [[Clairvaux]], kie le resaniĝas. Ambaŭ amikoj multe diskutas dum tiu tempo pri temoj kiel la spirita naturo de la animo, la virtoj kaj malvirtoj, kaj la morala klarigo de la [[Alta Kanto de Salomono|alta kanto de Salomono]]. Reirinte en Saint-Thierry, Guillaume surpaperigas tiujn diskutojn. La libron ''Konciza komento de la alta kanto'' (''Brevis commentatio in Canticum'') li verkas tiam, kaj iomete poste li ankoraŭ verkas libron kie li kunigas komenterojn pri la alta kanto de [[Ambrozio de Milano]] kaj [[Gregorio la 1-a|Gregorio la Granda]] (''Eltiraĵoj de komentoj de la alta kanto'')<ref name="baudelet11">Baudelet 2011, p. 11.</ref>.
 
Paralele de tiuj teologiaj verkoj, li daŭre laboras por la reformado de la benedikta ordeno, almenaŭ en sia regiono. La abatoj de la regiono petas al li verki ''Respondon de la benediktaj abatoj al la papa legato'' por respondi al la [[kardinalo]] [[Matthieu de Albano]], eksa [[kanoniko]] de Reims kaj membro de la [[ordeno de Klunizo]]<ref>{{angle}} [http://webdept.fiu.edu/~mirandas/bios1126.htm#Mathieu http://webdept.fiu.edu/~mirandas/bios1126.htm#Mathieu].</ref>, dum la [[Kapitolo (katolikismo)|kapitolo]] de [[Soissons]] de [[1132]]<ref name="baudelet11" />.
 
=== Emerita abato kaj cisterciana monaĥo (1135-1148) ===