Heredaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
En Eŭropa Unio jam du membro-ŝtatoj agnoskis Esperanton kiel sia nacia heredaĵo (Krotatio en 2019 kaj Pollando en 2014) ĉar esperantistoj povis pruvi ke ili dum longa tempo daŭre aktivas kaj kreas sur kultura kampo, parte riĉigante la internacian Esperanto-kulturon kaj parte perante la kroatan kulturon per Esperanto al esperantistoj de la mondo kaj al aliaj kulturoj per retradukoj.
Linio 13:
 
== Lingvoj, Esperanto kaj heredaĵo ==
Lingva diverseco estas esenca por la homa heredaĵo. Ĉiu lingvo inkluzivas la unikan kulturan saĝecon de popolo. La perdo de iu ajn lingvo estas tial perdo por la tuta homaro (Unesko 2003: 1)<ref>(angla) UNESCO 2003: ''Language Vitality and Endangerment. UNESCO Ad Hoc Expert Group on Endangered Languages, document submitted to the International Expert Meeting on UNESCO Programme Safeguarding of Endangered Languages'', Parizo, 10-12 de marto 2003 : www.unesco.org</ref>. Ekonomiaj hegemonioj estas foje akompanataj de kaŝemaj formoj de lingvokultura superregado. Oni plej ofte parolas pri lingvo kiel heredaĵo inter la malgrandaj lingvaj komunumoj, tute aŭ parte ekskluditaj de la ludloto de la lingva merkato difinitaj de la kulturaj ekonomiaj hegemonioj<ref>(fr) Giovanni Agresti, ''[http://gerflint.fr/Base/Italie11/presentation.pdf Linguistique et économie]'' (PDF), Universitato de Teramo, Synergies Italie n° 11 - 2015 p. 7-15</ref>.
 
Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”<ref>''[http://www.europo.eu/clanok/59-sukcesa-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-en-irlando Sukcesa Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU en Irlando]'', EEU, 2012.</ref>.