Mittelschüler-Kartell-Verband: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
==Historio==
====Komencoj ĝis 1938====
La unuaj spuro de katolika gimnaziaj korporacioj en Aŭstrio estis en [[Linz]] en la 1859-a jaro; pro kaŝiĝdevo antaŭ aŭtoritatoj restis nur malmulto konata. Membreco kontraŭleĝa konsekvencis eĉ en lernejforlasdevo. Nur la en 1876 fondita korporacio ''Teutonia'' en [[Innsbruck]], kiu nuntempe estas la plej malnova MKV-klubo. Ĉiam oni volis doni alternativojn al liberalaj kaj naciismaj ideoj ĉefantaj ĉeuniversitatare. Post 1900 estiĝis ene de malmultaj jaroj tiaj kluboj kiuj plejparte aniĝis al la en 1900 fondita korporaciaro ''Mittelschüler-Cartell-Verband'' (MCV); ĝi ekzistis ĝis malmulte antaŭ la eksplodo de la [[Unua mondmilito]]. Nur post 1918 permesitis al ĉiuj tiaj organizaĵoj publika apero. Baldaŭ estiĝis posteŭlante MCV la korporaciaro ''Verband katholisch–deutscher Pennalverbindungen Österreichs'' (VPV), al kiu apartenis en la kuro de la tempo 68 kluboj. Ekde 1921 publikĝis organo ĝia "Burschenwacht". Bedaŭrinde ĝi malfunkciis ĉirkaŭ 1930 pro internaj kvereloj. Parallele fondiĝis ''Christlich-Deutscher Studentenbund'' (CDSB) al kiu ankaŭ membris knabinoj kaj kiu sukcese engaĝiĝis sur kampoj kultura, sociala, lernejpolitika (ekz. kontraŭ la de kelkaj intencita malpermeso de religiinstruado). Tiam la organizoj agis en tuta [[Germanlingvio]]. Sed post la potencakiro de la [[nazioj]] en [[Germanujo]] necesis fondi propran organizon aŭstrian en 1933, ''Mittelschüler-Kartell-Verband der katholischen farbtragenden Studentenkorporationen Österreichs'' (MKV) kiu tuj je la tempo de [[Anschluss]] havis ne malpli ol 78 korporaciojn katolikajn. Jam en la 18.10.1933, do nur kvin semajnojn post la fondo, estis malpermesita al ĉiuj anoj la membreco al [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio]]. Dum [[Aŭstrofaŝismo]] la situacio malfacilis, ĉar postulitis fare de la ŝtataj aŭtoritatoj (kiuj estis ĝenerale favoraj al katolikismo) unuiĝonunuiĝo komuna en unu porjunula organizo. Tion la MKV-anoj malakceptis kaj preferis aniĝon al la katolika klubaro ''Reichsarbeitsgemeinschaft katholischer Jugendverbände Österreichs'' kiu permesis pli multe da libereco.
====Post Anschluss (1938)====
Post la 12.3.1938 la tuta katolikkorporacia vivo ĉesis kaj MKV-anoj ofte suferis malavantaĝojn profesiajn kaj privatajn. Reaktiviĝo faritis en la 8.9.1945. En 1949 reaperis organo kiu nomiĝas ekde 1968 "couleur". En 1954 oni aniĝis al la katolika laborkomunumo ''Arbeitsgemeinschaft katholischer Verbände'' (AKV) kaj al ''Österreichischer Bundesjugendring'' (hodiaŭa nomo: ''Bundesjugendvertretung/BJV''). Ĉar fonditis gimnazioj ĉiam novaj en multaj komunumoj oni ankaŭ intencis fondi novajn surlokajn korporaciojn. Engaĝiĝo lernejpolitika emfazitis post 1965. En 1972 fonditis ''Union Höherer Schüler'' (UHS; hodiaŭa nomo: ''Schülerunion''). Apogitis engaĝiĝo de junaj MKV-anoj en iliaj lernejoj ekz. kiel porparolantoj aŭ reprezentantoj lernejanaj. En 1975 fonditis eŭropaskale ''Europäischer Kartellverbandes christlicher Studentenverbände'' (EKV), ankaŭ danke al la helpo de multaj MKV-anoj. Sub ĝia ŝirmo estas hodiaŭ ĉ. 660 korporacioj en 15 eŭropaj landoj kun sume ĉ. 120.000 studentoj. En la 1980-aj jaroj kaj denove en 2010 rediskutitis multaj fundamentaj punktoj instruaj.