Kataluna kristnaska ciklo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-plenaj da +plenaj de )
→‎Kristnasko: kelkaj eraretoj forigitaj
Linio 27:
Kiel en aliaj eŭropaj landoj dum ĉi tiuj ferioj gravas la naturaj aŭ magiaj donacoj. Rilate al tio estas du tagoj ĉe ni: La unua okazas la tagon de la Kristnasko kaj nomiĝas "Kristnaska ŝtipo" kaj la dua okazas la tagon de La Tri Magaj Reĝoj de Oriento, la 6an de januaro. La donacoj estis kategorie malsimilaj; dum Tió estis komuna afero kaj donacis ĉefe la desertojn kaj specialajn trinkaĵojn por la posta festeno, la Reĝoj, temas pri individuaĵo kaj donacis ludilojn aŭ karbon se la knabo nebone kondutis; nuntempe Tió donacas ambaŭ pro tio ke la infanoj povu ĝui la ludilojn dum la feriado kaj la Reĝoj, krom ankaŭ ludilojn, donacas utilaĵojn aŭ bezonaĵojn.
 
Do antaŭ la tagmanĝo, la infanoj ja malkvitiĝasmalkvietiĝas ĉar baldaŭ, laŭ ilisia (bona aŭ malbona) kondutaskonduto, ili ricevos premiojn aŭ punetojn de la "Kristnaska ŝtipo".
 
===Kristnaska ŝtipo===
La tradicio de la "'''Kristnaska ŝtipo'''" estas diversmaniere nomata: "''Tió de Nadal''" ("Kristnaska ŝtipo"), "''Tió''" ("ŝtipo") aŭ "''Tronca''" ("trunko"). Ĝi estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio.
 
La klasika aŭ kampara formo de la Ŝtipo estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajojmanĝajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis aferojn tiel grandvalorajn kiel varmon kaj lumon, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵon, dolĉaĵojn, nugatojn.
 
La formo de la Kristnaska ŝtipo kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "''barretina''") kaj ofte plasta nazo. La [[8an de decembro]], katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte.