Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 43:
Kirilico devenas de la unciala greka skribo, ĝi enhavas la tutan grekan alfabeton (24 literojn), sed kelkaj literoj ([[Ksio (cirila alfabeto)|Ѯ]], [[Psio (cirila alfabeto)|Ѱ]], [[Fita|Ѳ]], [[Iĵica|Ѵ]], kiuj oni ne uzis por slavaj vortoj, nur por vortoj, prenitaj el la greka) estis transmetitaj de sia kutima loko en la fino de la alfabeto. Por slavaj fonemoj, kiuj ne ekzistas en la greka, oni aperigis novajn literojn. Kelkaj el ili estis [[ligaturo]]j. La literojn [[Ŝa (cirila alfabeto)|Ш]] kaj, eble, [[Ĵe (cirila alfabeto)|Ж]] oni prenis el glagolico. Kiom da literoj estis en la unua varianto de kirilico oni ne scias precize, da ili estis pli ol 40. La literojn oni uzis ankaŭ por [[Cirilaj ciferoj|kalkulado]], same kiel en la [[Grekaj ciferoj|greka]], kaj tiuj literoj, kiuj mankas en la greka, ordinare ne havis nombrajn valorojn. Oni fojfoje eĉ uzis la literon [[Koppa (cirila alfabeto)|Ҁ]] (se eblas nomi ĝin litero), kiu signifis neniun fonemon, sed ja havis la valoron 90.<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Старославянский язык |familia nomo= Иванова |persona nomo= Т. А |jaro= 1998 |eldoninto= Издательство Санкт-Петербургского университета |loko= Sankt-Peterburgo |isbn= 5-288-02012-4|paĝo= 29}}</ref>
=== Antaŭ 18-a jarcento ===
En Bulgario kirilicon estiĝis vaste uzata en la tempo de la caro Simeono la 1-a (la Granda, lian regadon oni nomas la ora epoko) kiu regis ekde [[893]] ĝis [[927]]. Kirilico atingis [[Serbio]]n, kaj en la fino de [[10-a jarcento]] aperis en Rusjo.<ref group="noto">Ruse: ''Русь''. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de '''''Rusjo''''' estas nuntempaj Rusio, [[Ukrainio]] kaj [[Belorusio]]; la vorto estas difinita en [http://vortaro.ukrainio.org.ua la vortaro de Volodimir Pacjurko]</ref> Kun kirilico iris la lingvo [[Slavono]], kiu fariĝis ne nur eklezia lingvo, sed ankaŭ lingvo de skriba kulturo. Sed ĝi estis influata de lokaj slavaj lingvoj kaj malsame ŝanĝiĝis en diversaj slavaj popoloj, kio koncernas ankaŭ la alfabeton.<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Старославянский язык |familia nomo= Иванова |persona nomo= Т. А |jaro= 1998 |eldoninto= Издательство Санкт-Петербургского университета |loko= Sankt-Peterburgo |isbn= 5-288-02012-4|paĝo= 11}}</ref> Krome, iom post iom oni komencis skribi en siaj propraj lingvoj, kaj diversaj cirilaj alfabetojn komencis evoluigi paralele, kvankam influante unu la aliajn.<br clear="all"/>
 
[[Dosiero:OstromirGospel.jpg|eta|160px|maldekstra|<small>Specimeno de la skribo de la [[Evangelio]]j de Ostromir, [[1556]]-[[1557]], skribita ustave.</small>]]
Linio 49:
Dekomenca skribmaniero de cirilaj manuskriptoj tre similis al tiu de la greka unciala skribado de la 9–11-aj jarcentoj. Oni uzis [[Majuskla skribo|majusklan skribon]]. Literojn oni skribis aparte per rekta longaj strekoj, je la sama distanco inter si, rekte laŭ linioj, ĉiu litero estis skrupule desegnita kaj kvazaŭ enskribita en kvadraton, el kiu nemultaj elementoj de la litero povis elstari. Tiun skribmanieron oni nomas ''ustavo'' (slavone ''оуставъ''). Kaj sudaj kaj orientaj slavoj skribis per ustavo. Detaloj de la skribmaniero diferencis depende de loko kaj tempo de skribado: literoj fariĝas iom longformaj, aperis deklino de ili dekstre aŭ maldekstre, la skribmaniero povis dependi de la vasteco de la pinto de skribilo. Sed ĝenerale ĝis de 15-a jarcento restis la sama ustavo. En la komenco de 14-a jarcento sudaj kaj en la fino de la sama jarcento orientaj slavoj komencis skribi per ''duonustavo'', kiu estis pli rapida, ne tiom skrupula skribmaniero, kaj en 15-jarcento duonustavo forpuŝis ustavon. La limo inter ustavo kaj duonustavo ne estas strikta. Ambaŭ tiuj skribmanieroj estis uzataj por “alta” skribo, por ekleziaj libroj, [[kroniko]]j ktp. Oni skribis ustave kaj duonustave sur [[pergameno]] kaj pli malfrue (15–17-aj jarcentoj) ankaŭ sur papero. Kiam oni komencis [[Presarto|presi]] librojn, oni uzis duonustavan fasonon de literoj.<ref>La artikoloj '''УСТАВ''' fare de О. А. Князевская kaj '''ПОЛУУСТАВ''' fare de А. Г. Шицгал en la enciklopedio [http://feb-web.ru/feb/kle/kle-abc/default.asp «Краткая литературная энциклопедия»''] Moskvo: Советская Энциклопедия. (en diversaj tomoj)</ref>
[[Dosiero:Birch bark alphabet of Novgorod.jpg|eta|<small>La alfabeto sur betulŝelo, Novgorod, [[1025]]‒[[1050]]</small>]]
En mezepoko oni skribis ne nur grandajn librojn, sed ankaŭ leterojn, notojn, testamentojn ktp. Sed tiujn lastajn oni ne tiom zorge konservas, kiel belajn kaj multekostajn librojn, do nun ili ne multas. La escepto estas [[betulŝelaj dokumentoj]] de 11–15 jarcentoj, kiujn oni trovis en diversaj lokoj en Rusio, [[Ukrainio]] kaj [[Belorusio]], sed plejparte en [[Velikij Novgorod|Novgorodo]] (En Novgorodo ĝis la [[2019]] estis trovitaj ne malpli ol 1102 kaj en la apuda urbo [[Staraja Russa]] – ne malpli ol 48, en ĉiuj aliaj lokoj ne pli ol cento.<ref>Laŭ la [http://gramoty.ru/birchbark/ plena datumbazo de betulŝelaj dokumentoj], kontrolita je 2019-12-21. Oni ne tuj post la trovo aldonas dokumenton al datumbazo.</ref> Tio ne signifas, ke nur novgorodanoj scipovis skribi; la kialo estas malordinara eco de la novgoroda grundo, en ĝi organikaj materialoj bone konserviĝas. Verŝajne oni skribis por ĉiutagaj bezonoj sur iu malmultekosta materialo ĉie, sed ne ĉie konserviĝis forĵetitaj skribaĵoj). Inter tiuj dokumentoj estas literoj (inkluzive amleterojn<ref>[http://gramoty.ru/birchbark/document/show/novgorod/752/ La dokumento № 752] en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.</ref>), komercaj kaj juraj dokumentoj (kun iliaj malnetoj), preĝoj, [[Onfim|ekzercoj de lernantoj]], eĉ malgranda vortareto rusa-[[Karela lingvo|karela]]<ref>[http://gramoty.ru/birchbark/document/show/novgorod/403/ La dokumento № 403] en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.</ref>. Tekstojn oni ne skribis per inko (eble skribis ankaŭ per inko, sed inko ne konserviĝas engrunde), sed gratis per specialaj iloj sur [[betulŝelo]]. La skribo estas majuskla, kun strekoj longaj kaj rektaj, per tio ĝi similis al ustavo, sed literojn ne estas skribitaj same skrupule.
<br clear="all"/>