'''Rosa ALBACH-RETTY''' (naskiĝis la {{daton|26-an de |decembro|1874}} en [[Hanau]] ([[Germanio]]) — mortis la {{daton|26-an de |aŭgusto|1980}} en [[Baden]] ([[Malsupra Aŭstrio]]) — estis aktorino kaj patrino de [[Wolf Albach-Retty]]. Dum 1895-1903 ŝi apartenis al la ensemblo de la [[Germana Popolteatro]] ({{lang-de}} ''|Dt. Volkstheater''}}) en [[Vieno]], kaj al tiu de la Kortega Teatro ({{lang-de|Burgtheater}} ''Burgtheater'') poste ĝis 1958, precipe en la rolulkomika fako. Estas rimarkindaj ŝia engaĝiĝo en la filmarto kiel ankaŭ la distingo de la [[Josef-Kainz-Medalo]] ricevita en 1958.