Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 354:
:{{komento}} NE amikoj, la verbo "daŭri" estas netransitiva verbo, kun pasiva senco; ĉi tie temas pri politika ideologio, pri kiu la anoj "igas" la revolucion "daŭra", do endas la uzo de daŭrigi. Eble vi respondos al mi, kial ne ''Daŭriga revolucio''? Sed laŭ PIV, daŭrigo signifas ion daŭrigitan, kio ne validas ĉi tie pro tio, ke la celo de tia politika sistemo estas ĉiam subfose agadi. La adjektivo '''daŭrigata''' estas do pli preciza kaj klara ol eĉ ''permanenta''. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 14:12, 21 jan. 2020 (UTC)
:{{kontraŭ}} Konforme al kion mi skribis supre, NE necesas uzi l'adjektivon ''permanenta'' ĉi tie, kiam '''Daŭrigata revolucio''' pli bone taŭgas. [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 11:48, 22 jan. 2020 (UTC)
:{{komento}} Ne estas nia tasko interpreti la nuancojn de la signifo, kiun atribuas al la nomo la adeptoj de la politika movado. Temas simple pri nomo. Origine la verko de Trockij estis titolita "Перманентная революция" (Permanentnaja revoljucija), kaj la plej eleganta traduko por tio certe estas "daŭra revolucio", sed oni ja povas traduki ankaŭ alivorte, ekz. ''daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta, permanenta...''. Ekzistas ankaŭ parenca Maŭisma teorio, kiun oni povas nomi ekz. "kontinua revolucio" . Por elekti la nomojn, nia ĉefa gvidilo povas esti nur ekzistantaj esperantaj tekstoj, eble tradukoj de tiutemaj ĉefverkoj. Almenaŭ la Germana, Franca kaj Angla tradukoj el Trockij ŝajnas havi titole vorton similan al "permanent", verŝajne ĝuste pro simileco de la vorto, ne tiom pro absolute samaj signifoj. Ĉiuokaze, necesas en la Vikipediaj artikoloj klare averti pri konfuzoj inter similsencaj terminoj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:19, 22 jan. 2020 (UTC)
 
== [[Deviga militservo]]→Konskripcio ==