Solfeĝo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e -troa akuzativo |
|||
Linio 44:
La ''toniko-do''-metodo evoluigita de [[John Curwen]], kiun alprenis [[Zoltán Kodály]], uzas la tonsilabojn ''do, re, mi, fa, so, la, ti'' por la sep ŝtupoj de la aktuala [[tonalo]]. ''A<sub>b</sub> - c - e<sub>b</sub>'' do fariĝas en A<sub>b</sub>-maĵoro kiel [[toniko (muziko)|tonika]] trisono ''do - mi - so'', sed en D<sub>b</sub>-maĵoro (kiel [[dominanto]]) ''so - ti - re''. Ĉi tiu metodo havas la avantaĝon, ke dumpase de la ekzercado ekestas sentado por la valoro de la unuopaj tonoj en la strukturo de la gamo (ekz. por la streĉoperdo de la kvintofalo aŭ la kondukado de la gvidtono al baztono). Sekve oni kantas melodion ankaŭ en malsamaj tonaloj kun la samaj tonsilaboj, tiel ke ĝi ankaŭ laŭtekste konservas sian apartecon. Por alsupraj melodiaj [[minora gamo|minoraj]] [[gamo]]j oni povas uzi la silabojn ''la, ti, do, re, mi, fi, si, la''. [[Alteracio]]jn alten aŭ malalten oni markas per anstataŭado de la vokalo de la tonsilabo per ''i'' resp. ''u''. Ekz. ''so'' kaj ''la'' estas difinitaj kiel ''si'' kaj ''li'' (ĉe altigo) resp. ''su'' kaj ''lu'' (ĉe malaltigo). Tio kaŭzas ankaŭ la diferencado de la sepa ŝtupo kontraŭ tio de la absoluta solmizado; altigita kvina ŝtupo ''so'' fariĝas ''si'' kaj ricevas tiel la nomon de la sepa ŝtupo en absoluta solmizado. Ĉi tiun metodon enkondukis en 1896 ''Agnes Hundoegger'' en Germanio.<ref>[http://www.fembio.org/biographie.php/frau/biographie/agnes-hundoegger Agnes Hundoegger – muzikpedagogo kaj fondinto de la toniko-do-metodo en Germanio]</ref> Kvankam la influhava ''Fritz Jöde'' uzis la metodon, ĝi malvenkis en la konkuro de sistemoj al la politike pli potenca ''Carl Eitz'', sed ankaŭ al ''Richard Münnich''. Tion ankaŭ ne povis ŝanĝi la konstruo de obligilo, la ''Toniko-Do-Ligo''. Tamen ĉi tiu metodo post jaroj de silenta uzado ŝajnas vivi reekfloradon.
En 1892 muzikpedagogo [[Carl Eitz]] inventis novan tonsilaban sistemon, la tiel nomatan [[tonvorto]]n, kiu poste
== Referencoj ==
|