Sindromo de Guillain-Barré: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝermo de nova paĝo pri foje paraliza malsano bazita sur la angla kaj la franca Vikipedioj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:34, 9 feb. 2020

La sindromo de Guillain-Barré (aŭ Guillain-Barré-Strohl, GBS) estas rapide ekestante muskola malforto, kio povas rezulti kiam la imuna sistemo difektas la ekstercentran nervan sistemon. Laŭtipe la unuaj simptomoj estas perturboj en sentado kiel malpligrandigo de la refleksoj aŭ doloro kune kun parezo (parta perdo de motoraj kapabloj aŭ muskola malforto), komencante en la piedoj kaj manoj, sed ofte propagiĝante al la brakoj kaj la supra korpo ĝis la implikiĝo de ambaŭ flankoj; la simptomoj disvolviĝas dum nuraj horoj ĝis kelkaj semajnoj.[1] Kvankam plejofte la suferantoj resaniĝas en kelkaj monatoj, ekzistas seriozaj formoj de la malsano. Dum la akuta fazo, la inflamiga malsano povas esti vivminaca, kaj ĉirkaŭ 15 procentoj el la pacientoj disvolvas malfortecon de la spirantaj muskoloj, kaj sekve de tio ili bezonas mekanikan ventoladon.[2] Iuj estas tuŝitaj de ŝanĝoj en la funkcio de la aŭtonoma nerva sistemo, kiuj povas konduki al danĝeraj eksternormoj en korbata ofteco kaj sangopremo.[1] Pro la preskaŭa malapero de polio, GBS fariĝis la ĉefa kaŭzo de akuta molaĉa mjelito tutmonde. Nuntempe oni konsideras ĝin unu el la ĉefaj krizoj en neŭrologio.

André Strohl, 1928
Georges Guillain, 1923
Jean Alexandre Barré, 1933

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Guillain–Barré Syndrome Fact Sheet, (faktarofolieto pri la GBS), la unuan de junio 2018 (angle aŭ hispane), NINDS, la usona instituto pri neŭrologiaj malsanoj kaj iktoj. Alirita la naŭan de februaro 2020.
  2. Fred F. FERRI, Ferri's Clinical Advisor 2017 (angle), Elsevier Health Sciences, paĝo 529. (ISBN 9780323448383) Alirita la okan de februaro 2020.