Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 532:
::Jes ekzistas artikolo [[Korono]] sed kial ne pli simple paroli pri ''Suna krono''? Ĉu necesas du radikoj por la sama baza signifo? Ĉu Esperanto plu estu lingvo facile lernebla sen senutilaj radikoj? Mi plu preferas la nomon ''Kronviruso''. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 13:44, 13 feb. 2020 (UTC)
La afero jam ŝajnas sufiĉe firme koncentriĝi al ''kronviruso''. La Ĉina Radio Internacia kaj Monato jam uzas la formon ''kronviruso'', kaj ĝi ankaŭ estas unu el la vortoj rekomenditaj en la respondo de la Akademia Konsultejo. Oni nomu ankaŭ la artikolon ''kronviruso'', eble ''kronvirusoj'', kaj menciu en la teksto la medicinistan preferaĵon ''koronaviruso'', kiun tiuj bone povas uzi en siaj tekstoj. Plej grave estas stabiligi la lingvouzon. Mi komprenas, ke "koronon" amas la astronomoj kaj fizikistoj, ekster kies rondoj la vorto estas apenaŭ konata. "Koron(o)viruso" restos piednoto en la historio de nia vortfarado. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:06, 13 feb. 2020 (UTC)
:Laŭ la fina stato de ĉi tiu diskuto mi nun ŝanĝis la titolon de la artikolo al [[kronviruso]]. La du alternativoj "koronviruso" kaj "koronaviruso" estas menciataj artikolkomence. Krome jam ekzistas sufiĉe detala sekcio pri la diversaj Esperantaj vortoj kaj la instancoj, kiuj ilin subtenas. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 14:28, 15 feb. 2020 (UTC)
 
== [[Antiusonismo]] => [[Kontraŭusonismo]] ==