Fundamento de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
'''''Fundamento de Esperanto''''' estas libro de [[L. L. Zamenhof]], eldonita en printempo [[1905]], kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la ''Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo'' (la "[[Deklaracio pri Esperanto|Bulonja Deklaracio]]"), aprobita la [[9-a de aŭgusto|9-an de aŭgusto]] 1905 en la [[1a UK 1905|unua Universala Kongreso]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]].
 
La "''Fundamento de Esperanto"'' konsistas, krom antaŭparolo, el tri partoj: [[Gramatiko]], [[Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto|Ekzercaro]] kaj [[Universala Vortaro]]. La decido de Zamenhof fiksi tiujn triitri verkojn kiel neŝanĝeblajn estis klarigita en la ''Antaŭparolo,'' kiun oni poste ekkonsideris kiel mem apartenantan al la ''Fundamento''<ref name=":0">(eo, it) [[Carlo Minnaja]], [https://www.academia.edu/32300434/LA_FUNDAMENTO_CENTJARA.doc?email_work_card=view-paper La "Fundamento" centjara] (kriitika analizo), (PDF), Academia.edu</ref>.
 
Escepte de la antaŭparolo, ĉiuj partoj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj verkoj de Zamenhof: la ''Gramatiko'' estas parto de la ''Unua Libro'', aperinta en 1887, la ''Universala Vortaro'' aperis en 1893 kaj la ''Ekzercaro'' en 1894<ref name=":0" />.