Migrado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Asimiloado kaj migrado
Linio 14:
 
La Forumo de [[Ne-registara organizaĵo|NRO]]<nowiki/>j en [[Unesko|UNESKO]] “Alia Perspektivo pri Migrado” organizita en [[Tunizo]] la 26-an kaj 27-an de septembro 2018 al kiu partorpenis 140 NROj partroprenis, el kvardeko da landoj aparte celis forigi miskomprenojn pri migrado kaj evoluigi strategiojn por fronti tiujn miskomprenojn. Inter la strategioj estas: liveri pli bonajn perspektivojn ĉehejme (kiam migrantoj forlasas siajn proprajn landojn, la rezulto estas neta perdo al tiuj landoj), kaj eduki la publikon pri la efektiva situacio de migrantoj (kontraste al la multaj misperceptoj, troigoj kaj [[Ksenofobio|ksenofobiaĵoj]]). Ĉiuj tiuj klopodoj postulas lingvan komprenon. La lingvo restas granda barilo kiam oni celas prizorgi migrantojn, dungi ilin, starigi dialogon kun lokuloj, kaj integrigi ilin en la laborforton kaj la lernejojn<ref>[http://www.esperantoporun.org/dokumentoj/informiloj/informilo-de-novembro-2018/ UEA reprezentiĝis en forumo de UNESKO pri migrado] Esperanto kaj [[Unuiĝintaj Nacioj|UN]], Informilo de Novembro 2018.</ref>.
 
== Asimilado kaj migrado ==
En kunteksto de [[enmigrado]] distingeblas du formoj de asimilado : "kompleta asimilado" de "parta asimilado'.
 
La unua rilatas kiel tia al forta procezo de asimilado dum kiu ĉiuj eksteraj diferencoj (kun la escepto de haŭtkoloro, akĉento, ktp.) malaperas.
 
La ''kompleta'' asimilita enmigrinto tiukaze i.a.uzas la lingvon de la migradolando kiel hejma lingvo, kaj ne plu la lingvon de la lando de kie li originas (aŭ tiun de siaj gepatroj aŭ geavoj). La vestaĵoj kaj (plejmulto) de la lokaj kutimoj estas same asimilitaj.
 
Ĉe ''parta'' asimilado la enmigrinto konservas multe el la kulturo de la lando de origino, sed scias la lingvon de la enmigrada lando kaj respektas la tie validajn leĝojn kaj la ĉefajn faktajn regulojn kiujn la plenaĝa loĝantaro de tiu lando konas kaj respektas.
 
#