Wiesbaden: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 36:
=== Mezepoko ===
Post kiam la [[Frankoj]] sub [[
Kiam la franka [[Karolida Imperio]] disiĝis en 888, Wiesbaden estis en la orienta duono, nomata [[Orientfranka imperio]] (kiu poste evoluis al la [[Sankta Romia Imperio]]). La urbo estis parto de [[Frankonio]], la koro de la orienta imperio. En la 1170-aj jaroj, la [[grafo]]j de [[Duklando Nassau|Nassau]] ricevis la areon ĉirkaŭ Wiesbaden kiel [[feŭdo]]. Kiam Frankonio diseriĝis en la frua 13-a jarcento, [[Duklando Nassau|Nassau]] aperis kiel sendependa ŝtato kiel parto de la Sankta Romia Imperio.
Linio 53:
La plej malnova restanta konstruaĵo de Wiesbaden, la malnova urbodomo, konstruiĝis en 1609 kaj 1610. Neniuj pli malnovaj konstruaĵoj estas konservitaj pro du [[incendio]]j en 1547 kaj 1561. En 1648, ĉe la fino de la detruega [[tridekjara milito]], kronikoj rakontas ke en Wiesbaden restis apenaŭ 40 loĝantoj. En 1659, la duklando Nassau-Weilburg dividiĝis denove. Wiesbaden iĝis parto de la duklando Nassau-[[Usingen]]. En 1744, la ĉefurbo de Nassau-Usingen translokiĝis al ''[[Wiesbaden-Biebrich|Biebrich]]'' (nun urboparto de Wiesbaden). En 1771, la grafo de Nassau-Usingen donis [[koncesio]]n por [[vetludado]] en Wiesbaden. En 1810, la urba [[kazino]] (germane: ''Spielbank'', "ludbanko") estis malfermita en la malnova kuraca palaco ''Kurhaus''. Vetludado estis poste malpermesita per la [[Prusio|prusiaj]] aŭtoritatoj en 1872.
Kiel rezulto de venko de [[Napoleono]] super [[Aŭstrio]] en la [[Batalo de Austerlitz]], la [[Sankta Romia Imperio]] estis malfondita en 1805. La 12-an de julio 1806, 16 ŝtatoj en la eksa Sankta Romia Imperio inkluzive de la duklandoj Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg, formale kunligiĝis en la [[Rejna Federacio]]. Napoleono estis ĝia "protektanto". Sub premo de Napoleono, ambaŭ duklandoj kunfandiĝis por formi la [[Nassau (duklando)|duklandon Nassau]] la 30-an de aŭgusto 1806.
[[Dosiero:Wiesbaden Waterloo Memorian.jpg|eta|<center>monumento por armeanoj de la [[duklando Nassau]] mortintaj en la [[Batalo de Waterloo]]]]
Linio 61:
En la [[revolucio de 1848]], 30 000 civitanoj de Nassau kunvenis en Wiesbaden la 4-an de marto. Ili postulis konstitucion de la duko, kiun ili ricevis.
En la [[Aŭstra-Prusa Milito]] de 1866, Nassau alianciĝis flanke de [[Aŭstrio]]. Tiu decido kondukis al la fino de la duklando. Post la aŭstra malvenko Nassau estis aneksita de [[Prusio]] kaj iĝis parto de la prusa provinco Hesio-Nassau. La senpovigita duko [[Adolfo (Luksemburgo)|Adolfo de Nassau]] en 1890 iĝis la [[Grandduko de
En 1894, la nuna Hesia Ŝtata Teatro, desegnita de la vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer, estis konstruita nome de la imperiestro [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]].
Linio 72:
En la pogromo "[[kristala nokto]]" de la 10-a de novembro 1938, la granda urba sinagogo sur la monto ''Michelsberg'' estis detruita. La sinagogo estis fasonita fare de ''Phillip Hoffmann'' kaj konstruita en 1869. Alia sinagogo en la urboparto ''Bierstadt'' same detruiĝis. Kiam la nazioj enpotenciĝis en Germanio, ekzistis 2 700 judoj vivantaj en Wiesbaden. Antaŭ junio 1942 preskaŭ ĉiuj el ili estis deportitaj al la koncentrejoj en Pollando.
La luterana pastoro kaj teologo [[Martin Niemöller]], fondinto de la rezistomovado ''[[Konfesanta Eklezio]]'' kontraŭ la nazioj, estas honora civitano de Wiesbaden. Li prezentis sian lastan predikon antaŭ sia aresto en la merkata kirko de la urbo.
Post la Dua Mondmilito, la ŝtato [[Hesio]] (en 1945-1946 nomata "Grand-Hesio") estis establita, kaj Wiesbaden iĝis ĝia ĉefurbo, kvankam la proksima urbo [[Frankfurto ĉe Majno]] estas multe pli granda kaj enhavas multajn registarajn
== Vidindaĵoj ==
|