Johannes Ewald: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Johannes EWALD''' (naskiĝinta la {{daton|18|11|1743}} en [[Kopenhago]], mortinta samloke la {{daton|17|3|1781}}) estis [[danio|dana]] poeto kaj teologo.
==Vivo==
Post la morto de la severa kaj [[pietismo|pietisma]] patro, kiu estis predikisto, Ewaldl venis 11-jaraĝa al [[Schleswig]]. La malliberecon en la tiea lernejo katedrala li volis fuĝi esperante povi vivi kiel [[Robinsono Kruso]] sur malenloĝata insulo. Rehejmentransportite li denove fuĝis en la aĝo de 15 jaroj je [[prusio|prusiaj]] armeservoj por gajni per honoro kaj bonstato la manon de la amatino Arendse Hulegård. Baldaŭ poste li dezertis je la [[aŭstrioaŭstra imperio|aŭstra]] armeo kie li iĝis tamburisto kaj kaporalo kaj eĉ partoprenis kelkajn batalojn inter 1759 kaj 1760 antaŭ reiro Kopenhagon. Tie ene de tre malmulte da tempo li finstudis teologion kaj ekzameniĝis. La espero gajni la favoron de Arendse malrealiĝis tiel ke Ewald pli kaj pli ĉagreniĝis kaj ekdiboĉis kaj malsaniĝis. Lia poeta talento tamen (aŭ pro tio?) ekfloris splende.
Post la ne tro sprita poemo alegoria »Lykkens Tempel« (1764) li verkis modestan sed sinceregan funebran poemon post la morto de [[Frederiko la 5-a (Danio)]] (1766) per kio li famiĝis. De siaj iam francaj modeloj li pli kaj pli aliorientiĝis artiste je [[Friedrich Gottlieb Klopstock]] kiel atestas la biblia dramo »Adam und Eva« (1769) kaj la tragedioj »Rolf Krake« (1770) kaj »Balders Død« (1774). Per ili, laŭ la modelo de »Hermannsschlacht« hejmigitis en daniaj teatroj malnovĝermanaj intrigoj. En la [[kantoteatraĵo]] »Fiskerne« (1780) montriĝas la memstara kaj libere evoluinta genio de Ewald: ankaŭ tie ĉi li pioniris en la rakontado de popolvivaĵoj. Multaj tie enplektitaj kantoj iĝis popularaj, ĉefe la posta nacia himno »Kong Christian stod ved højen Mast«.
 
La lastajn vivojarojn li pasigis bone danke al la apogo de la kortegano [[Adam Gottlob Moltke]], al kiu li dediĉis tre belan odon. Post longa malsano li mortis; ankoraŭ sur la mortolito li verkis la belegan kanton »Zur Hilfe, Held von Golgatha« dichtend. Ke Ewald, [[romantikismo|romantikulo]] frua donacis al la dana poeziarto kaj al nova stilo dignan emancipiĝon (kion oni sentis bone ĉe [[Adam Oehlenschläger]]) atestatas la poemo »Ewalds Grab« de lia dankema posteulo. Membiografion sinceran kaj ironian Ewald verkis ankaŭ (ĝi restis nefinita): »J. Ewalds Levnet og Meninger« gegeben. La plej bonan fruan eldonon de la ewaldaĵoj prizorgis Liebenberg (Kopenhago 1850–55, 8 vol.); biografioj konatas de Molbech (1831), M. Hammerich (3-a eldono, 1888), A. D. Jörgensen (1888).
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 202-203 ([http://www.zeno.org/nid/20006578241 tie ĉi interrete])