Predikata logiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{referencoj}}, anstataŭigis: <references /> → {{Referencoj}} per AWB
e kvantigi → kvantizi (laŭ NPIV http://vortaro.net/#kvantizanto ; vd Diskuto:Kvantizanto)
Linio 1:
'''Predikata logiko''' estas la ĝenerala termino por logiko-sistemoj, kiuj havas [[predikato (logiko)|predikato]]jn por aserti ecojn de objektoj aŭ rilatojn inter objektoj, kaj [[kvantigilokvantizanto]]jn por esprimi ekzemple ke iun econ havas ĉiuj aŭ neniuj objektoj. Tiaj sistemoj permesas la formaligon de multaj specoj de argumentoj kaj tial ludas gravan rolon en la [[logiko]], la [[matematiko]], la [[komputoscienco]], la [[lingvoscienco]] kaj la [[filozofio]]. Inter la sistemoj de predikata logiko troviĝas interalie la [[unua-nivela logiko]], la [[dua-nivela logiko]], [[plurspeca logiko]] kaj [[senfineca logiko]].
 
[[Gottlob Frege]] kaj [[Charles S. Peirce|Charles Sanders Peirce]]<ref>Eric M. Hammer: Semantics for Existential Graphs, ''Journal of Philosophical Logic'', Volume 27, Issue 5 (Oktober 1998), Seite 489: „Development of first-order logic independently of Frege, anticipating prenex and Skolem normal forms“</ref> elpensis la predikatan logikon sendepende unu de la alia. Frege formaligis sian sistemon en sia [[konceptoskribo]] de 1879.
Linio 8:
Baza koncepto de la predikata logiko estas la ''[[predikato (logiko)|predikato]]''. Predikato estas sinsekvo de vortoj kun vakaj lokoj, kiu iĝas vera aŭ malvera aserto se oni enmetas propran nomon en ĉiun vakan lokon. Ekzemple "…&nbsp; estas homo" estas predikato, ĉar per enmeto de propra nomo, ekzemple "Sokrato", oni kreas aserton, nome "Sokrato estas homo". La aserto "La tero estas plata" estas predikatlogike analizebla en la propran nomon "la tero" kaj la predikato "…&nbsp;estas plata". Anstataŭ propran nomon oni ankaŭ povas enmeti varianton en la predikaton, per kio la predikato iĝas frazo-funkcio: φ<sub>(''x'')</sub>=„''x'' estas homo“ estas funkcio, kiu redonas la valoron "vera" se x estas homo kaj la valoron "malvera" se x ne estas homo.
 
De la predikata koncepto estas kaŭzita la koncepto pri la ''[[kvantigilokvantizanto]]''. KvantigilojKvantizantoj indikas, por kiom da objektoj iu frazo-funkcio alprenas la valoron "vera"- KvantigiloKvantizanto ''ligas'' la varianton de frazo-funkcio, tiel ke ree estiĝas frazo. La [[universala kvantigilokvantizanto]] asertas, ke iu predikato validas por ĉiuj objektoj. La ekzistokvantigilo[[ekzista kvantizanto]] asertas, ke predikato validas por almenaŭ unu objekto. La kvantigilojkvantizantoj ebligas asertojn kiel "Ĉiu homo estas besto" aŭ "Ekzistas almenaŭ unu rozkolora elefanto".
 
== Pli altaj niveloj pri predikata logiko==
Se la kvantigilojkvantizantoj rilatas nur la vakajn lokojn de predikatoj, do oni parolas pri ''[[unuanivela logiko|predikata logiko de la unua nivelo (aŭ simple "unuanivela logiko")]]''. Tiu nivelo estas iusence la norma nivelo pri la predikata logiko (Kial - mi klarigos sube en la temo "Decidebleco").
 
Tamen eblas permesi ankaŭ ke la kvantigilojkvantizantoj ne nur ligas la vakajn lokojn de predikatoj, do ne nur kvantigaskvantizas pri objektoj, sed kvantigaskvantizas ankaŭ pri predikatoj. Tiel eblas formaligi asertojn de la speco "Ekzistas predikato, kiu validas por Sokrato" aŭ "Por ĉiu predikato validas ke ĝi validas por Sokrato aŭ ĝi ne validas por Sokrato". Aldone al la unuanivelaj predikatoj oni tiel enkondukis duanivelajn predikatojn kiel "…&nbsp;validas por Sokrato", en kies vakajn lokojn oni enmetas ne nomojn de objektoj sed predikatojn. Simile oni povas enkonduki trianivelajn predikatojn, en kies vakajn lokojn oni enmetas duanivelajn predikatojn. Pli ĝenerale oni parolas pri ''plialtnivelaj predikatoj''. Por la koncernaj logiko-sistemoj oni sekve uzas la esprimon ''[[plialtnivela logiko|predikata logiko de pli altaj niveloj]]'' aŭ simple ''plialtnivela logiko''. Se oni permesas nur la duan nivelon sed ne la pli altajn, oni parolas pri ''[[duanivela logiko]]''.
 
La formale plej simpla vastigo de la unuanivela logiko tamen konsistas el aldono de [[identeco (logiko)|identeco-predikato]]. La sistemo tiam nomiĝas ''unuanivela logiko kun identeco''. En plialtnivela logiko eblas difini la identecon, do oni ne bezonas aldoni ĝin al tiuj sistemoj, sed ĉe la unuanivela logiko ne eblas tia difino. Ofte oni emas limigi sin al la unuanivela logiko kun identeco, ĉar por ĝi ekzistas pli simplaj kaj plej grave tiel nomataj ''kompletaj'' [[kalkulo (logiko)|kalkuloj]], do kalkuloj en kiuj eblas pruvi ĉiun veran aserton esprimeblan per la lingvo de la sistemo