Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Commonscat el Vikidatumoj, uzo de ŝablono, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
|grandeco de ekzemplo = 280px
|unikodo =
<span style="font-size:65%">[https://www.unicode.org/charts/PDF/U0400.pdf U+0400–U+04FF] Cyrillic<br />
[https://www.unicode.org/charts/PDF/U0500.pdf U+0500–U+052F] Cyrillic Supplement<br />
[https://www.unicode.org/charts/PDF/U2DE0.pdf U+2DE0–U+2DFF] Cyrillic Extended-A<br />
[https://www.unicode.org/charts/PDF/UA640.pdf U+A640–U+A69F] Cyrillic Extended-B<br />
[https://www.unicode.org/charts/PDF/U1C80.pdf U+1C80–U+1C8F] Cyrillic Extended-C</span>
|iso15924 = Cyrl
Linio 24:
La '''cirilaj alfabetoj''' aŭ '''cirila alfabetaro''' estas familio da [[alfabeto]]j devenantaj el [[kirilico]] kaj uzataj por skribi en kelkaj lingvoj. La plej vaste parolata inter ili estas la [[rusa lingvo]]. La cirilajn alfabetojn (kiel la sola oficiala alfabeto aŭ unu el oficialaj alfabetoj) oni uzas por la lingvoj [[belorusa lingvo|belorusa]], [[bulgara lingvo|bulgara]], [[kazaĥa lingvo|kazaĥa]], [[kirgiza lingvo|kirgiza]], [[makedona lingvo|makedona]], [[mongola lingvo|mongola]], rusa, [[serba lingvo|serba]] (kaj aparte [[montenegra lingvo|montenegra]]), [[taĝika lingvo|taĝika]] kaj [[ukraina lingvo|ukraina]], kiuj estas oficialaj lingvoj en respektivaj ŝtatoj.<ref name=Mutin>Roman Mutin, ''La cirila alfabeto'', revuo [[Kontakto (revuo)|Kontakto,]] 277 (2017:1), [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]], p. 8</ref> Krome, en la [[Neagnoskita ŝtato|neagnoskitaj ŝtatoj]] [[Abĥazio]], [[Sud-Osetio]] kaj [[Ĉednestria Moldava Respubliko]] oni uzas la cirilajn alfabetojn por respektive la lingvoj [[abĥaza lingvo|abĥaza]], [[oseta lingvo|oseta]] kaj [[moldava lingvo|moldava]] (en [[Moldava Respubliko|Moldavio]] por la sama moldava lingvo oni uzas la [[latina alfabeto|latinan alfabeton]]). La cirilaj alfabetoj estas uzataj en plejmulto da minoritataj lingvoj de [[Rusio]], multaj el kiuj estas [[Listo de oficialaj lingvoj en Rusio|regione oficialaj]].<ref name=Mutin/> En [[Serbio]], en la regiono [[Vojvodino]], unu el oficialaj lingvoj estas la [[rusina lingvo]], kies alfabeto ankaŭ estas cirila. Pli frue cirila alfabeto oficiale estis uzata ankaŭ en la lingvoj [[Uzbeka lingvo|uzbeka]], [[Turkmena lingvo|turkmena]], [[Kirgiza lingvo|kirgiza]] kaj [[Azerbajĝana lingvo|azerbajĝana]], en [[1990-aj]] en respektivaj regnoj oni ŝanĝis la alfabetojn de siaj oficialaj lingvoj al la latinaj, sed dume la cirilaj estas plu uzataj neoficiale. [[Kazaĥio]] planas ŝanĝi la alfabeton al la latina en [[2025]].<ref name=kaz>{{citaĵo el la reto |titolo= О переводе алфавита казахского языка с кириллицы на латинскую графику |alirdato=2019-12-18 |dato= 2017-10-25 |eldoninto= Управление делами Президента РК |lingvo= ru|url=http://www.akorda.kz/ru/legal_acts/decrees/o-perevode-alfavita-kazahskogo-yazyka-s-kirillicy-na-latinskuyu-grafiku}}</ref>.
 
Ekde la aliĝo de Bulgario al la [[Eŭropa Unio]], cirila alfabeto estas unu el la tri oficialaj eŭropuniaj alfabetoj, post la latina kaj la [[greka alfabeto|greka]].<ref>{{citaĵo el la reto |url= https://ec.europa.eu/commission/presscorner/detail/en/SPEECH_07_330 |titolo= Cyrillic, the third official alphabet of the EU, was created by a truly multilingual European |alirdato=2019-12-18 |familia nomo = Orban |persona nomo = Leonard |dato= 2007-03-24 |eldoninto= Eŭropa Unio }}</ref>
 
[[Dosiero:Cyrillic alphabet distribution map.png|eta|450x450px|maldekstra|Distribuo de la cirilaj alfabetoj:<br />
{{Priskribo |#075107|La cirila alfabeto estas la sola oficiala alfabeto.}}
{{Priskribo|#079A07|La cirila alfabeto estas unu el oficialaj alfabetoj.}}]]
 
== Nomo ==
La alfabeton plejverŝajne kreis kaj disvastigis la disĉiploj de la sanktaj fratoj [[Cirilo kaj Metodo]], sed ne tiuj mem, do la nomo de la alfabeto ne estas indiko al la aŭtoro, sed nur omaĝo al la sankta Cirilo. La nomo povas perpleksigi homojn, ĉar ĝi ne indikas lingvon, de kiu devenas la alfabeto (komparu kun “[[latina alfabeto]]”, “[[greka alfabeto]]”, “[[armena alfabeto]]”). Oni fojfoje nomas la tutan alfabetaron “la rusa alfabeto”, ĉar la rusa estas la plej vaste parolata inter lingvoj, kiuj uzas cirilan alfabeton. Sed nomi la alfabetaron tiel estas maljuste, ĉar la unua cirila alfabeto ne estis kreita en Rusio. Nomi la alfabetaron “la bulgara alfabeto”, kiel proponis, ekzemple, la bulgara verkisto Stefan Canev,<ref> Стефан Цанев. ''Български хроники, том 4'', Sofia, 2009, p. 165</ref> eble estus pli juste, sed preferinde uzi la nomon “la cirila alfabeto”, ĉar alfabetoj bulgara kaj rusa estas nur du el la tuta aro.
Linio 44 ⟶ 45:
 
=== Antaŭ 18-a jarcento ===
En Bulgario kirilicon estiĝis vaste uzata en la tempo de la caro Simeono la 1-a (la Granda, lian regadon oni nomas la ora epoko) kiu regis ekde [[893]] ĝis [[927]]. Kirilico atingis [[Serbio]]n, kaj en la fino de [[10-a jarcento]] aperis en Rusjo.<ref group="noto">Ruse: ''Русь''. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de '''''Rusjo''''' estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en [http://vortaro.ukrainio.org.ua la vortaro] de [[Volodimir Pacjurko]]</ref> Kun kirilico iris la lingvo [[Slavono]], kiu fariĝis ne nur eklezia lingvo, sed ankaŭ lingvo de skriba kulturo. Sed ĝi estis influata de lokaj slavaj lingvoj kaj malsame ŝanĝiĝis en diversaj slavaj popoloj, kio koncernas ankaŭ la alfabeton.<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Старославянский язык |familia nomo= Иванова |persona nomo= Т. А |jaro= 1998 |eldoninto= Издательство Санкт-Петербургского университета |loko= Sankt-Peterburgo |isbn= 5-288-02012-4|paĝo= 11}}</ref> Krome, iom post iom oni komencis skribi en siaj propraj lingvoj, kaj diversaj cirilaj alfabetojn komencis evoluigi paralele, kvankam influante unu la aliajn.<br clear="all"/>{{-}}
 
[[Dosiero:OstromirGospel.jpg|eta|160px|maldekstra|<small>Specimeno de la skribo de la [[Evangelio]]j de Ostromir, [[1556]]-[[1557]], skribita ustave.</small>]]
[[Dosiero:Образец шрифта Апостола 1564 г.jpg|230px|eta|<small>Specimeno de la [[tiparo]] de [[Agoj de la Apostoloj]], [[1564]], presita en Moskvo duonustave.</small>]]
Dekomenca skribmaniero de cirilaj manuskriptoj tre similis al tiu de la greka unciala skribado de la 9–11-aj jarcentoj. Oni uzis [[Majuskla skribo|majusklan skribon]]. Literojn oni skribis aparte per rekta longaj strekoj, je la sama distanco inter si, rekte laŭ linioj, ĉiu litero estis skrupule desegnita kaj kvazaŭ enskribita en kvadraton, el kiu nemultaj elementoj de la litero povis elstari. Tiun skribmanieron oni nomas ''ustavo'' (slavone ''оуставъ''). Kaj sudaj kaj orientaj slavoj skribis per ustavo. Detaloj de la skribmaniero diferencis depende de loko kaj tempo de skribado: literoj fariĝis iom longformaj, aperis deklino de ili dekstre aŭ maldekstre, la skribmaniero povis dependi de la vasteco de la pinto de skribilo. Sed ĝenerale ĝis de 15-a jarcento restis la sama ustavo. En la komenco de 14-a jarcento sudaj kaj en la fino de la sama jarcento orientaj slavoj komencis skribi per ''duonustavo'', kiu estis pli rapida, ne tiom skrupula skribmaniero, kaj en 15-jarcento duonustavo forpuŝis ustavon. La limo inter ustavo kaj duonustavo ne estas strikta. Ambaŭ tiuj skribmanieroj estis uzataj por “alta” skribo, por ekleziaj libroj, [[kroniko]]j ktp. Oni skribis ustave kaj duonustave sur [[pergameno]] kaj pli malfrue (15–17-aj jarcentoj) ankaŭ sur papero. Kiam oni komencis [[Presarto|presi]] librojn, oni uzis duonustavan fasonon de literoj.<ref>La artikoloj '''УСТАВ''' fare de О. А. Князевская kaj '''ПОЛУУСТАВ''' fare de А. Г. Шицгал en la enciklopedio [http://feb-web.ru/feb/kle/kle-abc/default.asp «Краткая литературная энциклопедия»''] Moskvo: Советская Энциклопедия. (en diversaj tomoj)</ref>
[[Dosiero:Birch bark alphabet of Novgorod.jpg|eta|<small>La alfabeto sur betulŝelo, Novgorod, [[1025]]‒[[1050]]</small>]]
En mezepoko oni skribis ne nur grandajn librojn, sed ankaŭ leterojn, notojn, testamentojn ktp. Sed tiujn lastajn oni ne tiom zorge konservas, kiel belajn kaj multekostajn librojn, do nun ili ne multas. La escepto estas [[betulŝelaj dokumentoj]] de 11–15 jarcentoj, kiujn oni trovis en diversaj lokoj en Rusio, [[Ukrainio]] kaj [[Belorusio]], sed plejparte en [[Velikij Novgorod|Novgorodo]] (En Novgorodo ĝis la [[2019]] estis trovitaj ne malpli ol 1102 kaj en la apuda urbo [[Staraja Russa]] – ne malpli ol 48, en ĉiuj aliaj lokoj ne pli ol cento.<ref>Laŭ la [http://gramoty.ru/birchbark/ plena datumbazo de betulŝelaj dokumentoj], kontrolita je 2019-12-21. Oni ne tuj post la trovo aldonas dokumenton al datumbazo.</ref> Tio ne signifas, ke nur novgorodanoj scipovis skribi; la kialo estas malordinara eco de la novgoroda grundo, en ĝi organikaj materialoj bone konserviĝas. Verŝajne oni skribis por ĉiutagaj bezonoj sur iu malmultekosta materialo ĉie, sed ne ĉie konserviĝis forĵetitaj skribaĵoj). Inter tiuj dokumentoj estas literoj (inkluzive amleterojn<ref>[http://gramoty.ru/birchbark/document/show/novgorod/752/ La dokumento № 752] en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.</ref>), komercaj kaj juraj dokumentoj (kun iliaj malnetoj), preĝoj, [[Onfim|ekzercoj de lernantoj]], eĉ malgranda vortareto rusa-[[Karela lingvo|karela]]<ref>[http://gramoty.ru/birchbark/document/show/novgorod/403/ La dokumento № 403] en la datumbazo de betulŝelaj dokumentoj.</ref>. Tekstojn oni ne skribis per inko (eble skribis ankaŭ per inko, sed inko ne konserviĝas engrunde), sed gratis per specialaj iloj sur [[betulŝelo]]. La skribo estas majuskla, kun strekoj longaj kaj rektaj, per tio ĝi similis al ustavo, sed literojn ne estas skribitaj same skrupule.
{{-}}
<br clear="all"/>
 
[[Dosiero:Автограф Алексея Михайловича.JPG|eta|<small>Skoropis' fare de [[Aleksej Miĥajloviĉ]], [[1657]].</small>]]
Aperis pli rapida skribo ol ustavo kaj duonustavo, ĝin oni uzis por ĉiutagaj oficialaj aŭ privataj bezonoj, sed ankaŭ por libroj. Tiu skribmaniero komencis formiĝi en fino de la 14-a jarcento el la duonustava, en la 16-a ĝi jam estis skribmaniero plene aparta de la duonustava. En la rusa oni nomas tiun skribmanieron ''skoropis''' (''скоропись''). En ĝi mankas la grekaj literoj (Ѯ, Ѱ, Ѳ, Ѵ), [[diakrita signo|diakritaj signoj]] por [[aspiracio]] kaj [[akcento]], la [[ortografio]] ĝenerale estis pli simpla. La literoj fariĝis pli rondaj, malaperis longaj rektaj strekoj de ustavo, sed aperis parafoj. Literoj estis apartigitaj, ilia formo dependis de najbaraj literoj. Ofte oni uzis ligaturojn. Tiu ĉi skribmaniero evoluigis en la nuntempan manieron de permana skribo.<ref>{{citaĵo el la reto |url= http://expositions.nlr.ru/rusautograph/pismo/skoropis/ |titolo= Образы русского письма. Скоропись |alirdato=2019-12-21}}</ref><br clear="all"/>{{-}}
 
[[Dosiero:LordsPrayerRomanianCyr.svg|maldekstre|eta|<small>[[Patro nia]] skribita cirile en la rumana</small>]]
Krom slavaj popoloj kirilicon uzis ankaŭ rumanoj, kiuj prenis ĝin de bulgaroj. Ĝi estis uzata ekde [[14-a jarcento|14]]–[[15-a jarcento|15-aj jarcentoj]] ĝis [[1862]]. La plej malnovan dokumenton oni datigas [[1392]]. Dum la transiro al la latina alfabeto en [[19-a jarcento]] oni uzis la alfabeton, kiu enhavis latinajn kaj cirilajn literojn. La cirilan alfabeton, kiun oni uzis en [[Moldava Soveta Socialisma Respubliko]] kaj uzas nun en neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko por la moldava lingvo, devenas ne de la rumana kirilico, sed de la rusa alfabeto.<ref>Laŭ la [[:ro:Alfabetul chirilic român|rumana Vikipedio]].</ref><br clear="all"/>{{-}}
 
[[Dosiero:Geometria Slavenski Zemlemerie.jpg|eta|<small>La unua libro, presita per la civila fasono.</small>]]
Linio 64 ⟶ 65:
Al la komenco de 18-a jarcento duonustavo, kun komplika ortografio, troŝarĝita per superliniaj signoj, jam estis arkaika kaj ne taŭga por novaj bezonoj. En la komenco de [[1707]] estis faritaj desegnaĵoj por 32 literoj, superfluajn literojn oni strebis forigi el la alfabeto. Ekzistas supozoj ke la aŭtoro estis la rusia caro [[Petro la Granda]] mem. La nova fasono estis simila al la tiamaj latinaj fasonoj. La tiparon oni fandis en [[Amsterdam]]o laŭ la desegnaĵoj de la caro, kaj el Amsterdamo oni invitis tri [[tipografo]]jn por laboro kaj instruado. {{daton|1|01|1708}} Petro la Granda ordonis ekde nun presi librojn por civilaj bezonoj per tiuj novaj literoj. {{daton|17|03|1708}} laŭ ordono de la rusia caro [[Petro la Granda]] estis presita la unua libro, lernolibro pri geometrio, por kiu oni uzis novan fasonon por presado. La fasonon oni poste nomis “civila fasono” aŭ “amsterdama fasono”.<ref>La artikolo [[s:ru:ЭСБЕ/Амстердамская азбука|Амстердамская азбука]] en la ''Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron''.</ref> Ĝis [[1710]] Petro multfoje ŝanĝis fasonon kaj enhavon de la nova alfabeto.<ref>{{citaĵo el libro |titolo= Шрифтовая графика |familia nomo= Кашевский |persona nomo= П.А. |jaro= 2017 |eldoninto= Вышэйшая школа |loko= [[Minsko]] |isbn= 978-985-06-2903-6 |paĝoj= 144–145}}</ref>
 
Petro la 1-a ne tute memstare elpensis la novan fasonon, ion similan renkonteblis en la teritorio de Ukrainio ekde la komenco 17-a jarcento. La caro nur ordigis kaj oficialigis tiun uzadon. En la Rusia enciklopedia vortaro de [[1870-aj]] estis skribite, ke unuafoje civilajn literojn uzis [[Petro Mogila]] ([[metropolito]] de [[Kievo]] en [[1632]]–[[1647]]), kaj definitive enkondukis ilin Petro la 1-a.<ref>{{citaĵo el libro |redaktinto= Березин И.Н. |titolo= Русский энциклопедический словарь |formato= JPG |volumo= 5 |jaro= 1873–1879 |eldoninto= Тип. т-ва «Общественная польза» |loko= Sankt-Peterburgo |lingvo= ru |paĝo= 804 |ĉapitro= Гражданскія буквы |ĉapitrourl= https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Русский_энциклопедический_словарь_Березина_1.5_804.jpg}}</ref>
 
La uzado de la duonustava fasono estis limigita nur por diservaj libroj, aliaj oni devis presi per la nova fasono. Poste, en 18–19-aj jarcentoj, laŭ modelo de la civila fasono estis reformitaj aliaj cirilaj alfabetoj. Nur la rumana cirila alfabeto ĝis la fino konservis duonustavon — oni ŝanĝis ne fasonon, sed la alfabeton. Sed en transiraj alfabetoj lastajn cirilajn literojn oni presis laŭ la civila fasono.
Linio 70 ⟶ 71:
==== En la bulgara lingvo ====
[[Dosiero:Bulgarska Azbuka.png|150px|eta|maldekstra]]
La civila alfabeto estis adaptita al la bulgara lingvo en la 18-a jarcento. Aperis diversaj variantoj de la alfabeto, kiuj enhavas ekde 28 ĝis 44 literojn. La plej populara en 1870-aj fariĝis la alfabeto kun 32 literoj, proponita de [[Marin Drinov]]. Dum la reformo de [[1945]] oni forigis el alfabeto la literojn [[Ѫ]] kaj [[Ѣ]], do la moderna bulgara alfabeto enhavas 30 literojn.<br clear="all"/>{{-}}
 
==== En la serba lingvo ====
Linio 125 ⟶ 126:
|}
 
El la latina alfabeto li prenis la literon '''[[Ј|Ј ј]]''', el la rumana cirila alfabeto — la literon '''[[Џ|Џ џ]]''', faris la du ligaturojn '''[[Љ|Љ љ]]''' kaj '''[[Њ|Њ њ]]''', la literoj '''[[Ћ|Ћ ћ]]''' kaj '''[[Ђ|Ђ ђ]]''' devenis de la arkaika litero [[djerv]] Ꙉ, kiu ĉeestis en la loka varianto de kirilico. 19 kirilicajn literojn Karadžić forigis:
{| cellpadding=6 style="font-size:larger; text-align:center;" class="Unicode"
|-
| '''Ѥ ѥ''' || '''Ѣ, ѣ''' || '''І ї''' || '''Ѵ ѵ''' || '''Ѹ ѹ''' || '''Ѡ ѡ''' || '''Ѧ ѧ''' || '''Ѫ ѫ''' || '''Ы ы'''
|-
| '''Ю ю''' || '''Ѿ ѿ''' || '''Ѳ ѳ''' || '''Ѕ ѕ''' || '''Щ щ''' || '''Ѯ ѯ''' || '''Ѱ ѱ''' || '''Ъ ъ''' || '''Ь ь''' || '''Я я'''
|}
La reformo de la serba alfabeto estis oficiale agnoskita en [[1868]], je kvar jaroj post la morto de Vuk Karadžić.
Linio 174 ⟶ 175:
| Ш ш
|}
La moderna makedona alfabeto estis oficiale agnoskita {{daton|3|05|1945}}. La makedona alfabeto enhavas 31 literojn, kompare kun la serba alfabeto en ĝi mankas la literoj Ђ kaj Ћ; kaj ĝi aldone enhavas la literojn [[Ѕ| Ѕ ѕ]], [[Ѓ|Ѓ ѓ]] kaj [[Ќ|Ќ ќ]].<ref>[https://web.archive.org/web/20080115112721/http://faq.macedonia.org/language/the.macedonian.language.in.the.balkan.language.environment.html The Macedonian Language in the Balkan Language Environment].</ref> Ѕ estas malnova litero de kirilico, malaperinta el preskaŭ ĉiuj cirilaj alfabetoj, Ѓ kaj Ќ aperis en la verko de [[1903]] “Pri makedonaj aferoj” (''За македонцките работи'') fare de [[Krste Misirkov]] en la formoj Г’ kaj К’,<ref>[[s:mk:За македонцките работи|За македонцките работи]] en la malnova ortografio.</ref> en la unufoje eldonita revuo “Vardar” en 1905 li jam uzis la literojn Ѓ kaj Ќ.<ref>La revuo [[s:mk:Списание „Вардар“|Списание „Вардар“]] en la malnova ortografio.</ref> Krome, estas uzataj la simboloj [[Ѐ|Ѐ, ѐ]] kaj [[Ѝ|Ѝ, ѝ]], sed neniujn specialajn fonemojn ili signifas, servas por distingo de [[homonimo]]j kaj oni ne rigardas ilin kiel apartaj literoj.<br clear="all"/>{{-}}
 
==== En la rusa lingvo ====
Linio 225 ⟶ 226:
{| cellpadding=6 style="font-size:larger; text-align:center;" class="Unicode"
|-
| '''Ѣ, ѣ''' || '''І ї''' || '''Ѵ ѵ''' || '''Ѹ ѹ''' || '''Ѡ ѡ''' || '''Ѧ ѧ''' || '''Ѫ ѫ'''
|-
| '''Ѩ ѩ''' || '''Ѭ ѭ''' || '''Ѿ ѿ''' || '''Ѳ ѳ''' || '''Ѕ ѕ''' || '''Ѯ ѯ''' || '''Ѱ ѱ'''
|}
Aperis du novaj literoj [[Э|Э э]] kaj [[Ё|Ё ё]], Э aperis jam antaŭ Petro la 1-a, kaj la literon Ё proponis [[Jekaterina Daŝkova]] en [[1783]] sed ĝi fariĝis oficiale aparta litero nur en 1942,<ref name="ussr_4384">[http://www.libussr.ru/doc_ussr/ussr_4384.htm НАРОДНЫЙ КОМИССАРИАТ ПРОСВЕЩЕНИЯ РСФСР. Приказ от 24 декабря 1942 г. № 1825 «О применении буквы „ё“ в русском правописании»]</ref> kaj ĝis nun uzi la literon Ё ne estas devigite, oni ĉiam ĝin uzas nur en porinfanaj eldonoj kaj en eldonoj por tiuj, kiuj lernas la rusan.<br clear="all"/>{{-}}
 
==== En la ukraina lingvo ====
Linio 277 ⟶ 278:
Laŭ influo de la rusa post la enkonduko de la civila fasono ankaŭ el la ukraina skribo malaperis la superfluaj literoj, [[Ѵ|Ѵ ѵ]], [[Ѡ|Ѡ ѡ]], [[Ѿ|Ѿ ѿ]], [[Ѕ|Ѕ ѕ]] [[Ѯ|Ѯ ѯ]], [[Ѱ|Ѱ ѱ]]. En la 19-a jarcento ekzistas provoj fari la ortografion laŭ fonema principo, laŭ ekzemplo de la reformo fare de Karadžić en la serba lingvo. Al tio en la rusia parto de Ukrainio malhelpas limigoj de uzado de la ukraina; la ukazo, subskribita en [[1876]] fare de [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]] en la germana urbo [[Bad Ems]], malpermesis importadon de ukraine skribita literaturo kaj tre limigis la eldonadon, interalie devigis uzi nur rusan alfabeton.<ref>[[s:ru: Эмский указ|Эмский указ]], la teksto de la ukazo (ruse).</ref> En la aŭstria parto estis propono ŝanĝi alfabeton al la latina, kaj konservativaj subtenantoj de la cirila alfabeto volis neniun reformon de tiu, sed la skribo iom post iom evoluis. La ukazo de 1876 estis nuligita en [[1905]]. Jam ekzistis la moderna alfabeto, kion oni povas rimarki en la “Vortaro de ukraina lingvo” de [[1907]]–[[1909]] fare de [[Boris Hrinĉenko]]. En [[1933]] oni forigis la literon [[Ґ|Ґ ґ]], sed en [[1990]] ĝi revenis en sian lokon.
 
Kompare kun la rusa alfabeto en la ukraina mankas la literoj Ё ё, [[Ъ|Ъ ъ]], [[Ы|Ы ы]], [[Э|Э э]] kaj anstataŭ ĉeestas Ґ ґ, [[Є|Є є]], [[І|І і]] kaj [[Ї|Ї ї]], do la kvanto da literoj en ambaŭ alfabetoj estas sama. En la ukraina skribo oni uzas ankaŭ [[apostrofo]]n.<br clear="all"/>{{-}}
 
==== En la belorusa lingvo ====
Linio 323 ⟶ 324:
| Я я
|}
En la moderna belorusa lingvo ekzistas du ortografioj, sed ili havas preskaŭ la saman alfabeton (nur en la [[Belorusa klasika ortografio]] estas la litero Ґ, sed uzado de ĝi ne estas devigita<ref>Саўка З., Вячорка В., Санько З. Ф., Бушлякоў Ю.: ''Беларускі клясычны правапіс. Збор правілаў: сучасная нармалізацыя.'' Вільня—Менск, 2005, с. 33</ref>).
 
La moderna belorusa alfabeto formale ekzistas ekde la oficiala aprobo de la gramatiko fare de B. Taraŝkeviĉ en 1918. En [[1920-aj]] ekzistis proponoj aldoni la literojn є, ј, и, ӡ kaj ǯ, sed tiuj ne estis aldonitaj. En 1933 okazis reformo de la ortografio, sed ĝi apenaŭ tuŝis la alfabeton.
 
Kompare kun la rusa alfabeto en la belorusa mankas la literoj И и, Щ щ, Ъ ъ kaj anstataŭ ĉeestas І і kaj [[Ў|Ў ў]]. Se oni kalkulas ankaŭ Ґ ґ, do la kvanto da literoj en ambaŭ alfabetoj estas sama. Krome, oni foje rigardas la [[digrafo]]jn ''Дж'' kaj ''Дз'' apartaj literoj. En la belorusa skribo oni uzas ankaŭ apostrofon.<br clear="all"/>{{-}}
 
==== En aliaj lingvoj de Sovetunio ====
Linio 382 ⟶ 383:
La [[mongola lingvo]] jam ekde 12–14-aj jarcentoj havis sian propran [[Mongola tradicia alfabeto|alfabeton]]. Trans la ujgura skribo ĝi devenas de la araba alfabeto, sed evoluis en tute memstaran alfabeton. Per ĝi oni skribas vertikale, de supro al malsupro (verŝajne, laŭ influo de la [[ĉina skribo]]), kaj tion apenaŭ eblas ŝanĝi (malsame al la ĉina skribo). Krome, kleraj homoj ofte skribis fakte en la mezepoka mongola lingvo, kiu estis komuna por ĉiuj [[Mongola lingvaro|mongolaj lingvoj]] kaj unuigis ilin, sed estis malfacile komprenebla por malklera homo.
 
Laŭ la influo de Sovetunio en Mongolio okazis la latinigo, kaj poste, en [[1940-aj]], la ciriligo. La mongola alfabeto estas sama kiel la rusa alfabeto, kuna du aldonitaj literoj, [[Ө|Өө]] kaj [[Ү|Үү]]. Post [[1990]] aperis proponoj reveni al la tradicia alfabeto, sed ili ne estis aprobitaj, aŭ, pli ĝuste, estis aprobitaj parte. La mongolan tradician alfabeton oni instruas en lernejoj, kaj uzas ĝin por sigeloj kaj reklampaneloj, sed la plej vaste uzata estas la mongola cirila alfabeto.<br clear="all"/>{{-}}
 
== La cirila alfabeto ==
{{Cirila alfabeto
|nomo = Literoj de diversaj<br />cirilaj alfabetoj
|bildo = Azbuka 1574 by Ivan Fyodorov v3.png
}}
Linio 501 ⟶ 502:
:d.{{Markita noto|Ъ|d|none}} « [[ŝva]] » sono kiel a en angla about, e en germana Gabe
:e.{{Markita noto|ъ|e|none}} (sensona), твёрдый знак (''tvjordij znak''), malmola signo
{{kolumnoKolumno-kom|larĝeco=auto|stilo=margin:0.5em auto}}
{{kolumnoKolumno|valign=bottom}}
{{Aŭskultu
|dosiero = russian_alphabet.ogg
Linio 508 ⟶ 509:
|priskribo = Prononco de la nomoj de la literoj de la rusa alfabeto
}}
{{kolumnoKolumno|valign=bottom|spaco=1em}}
{{Aŭskultu
|dosiero = Српска азбука (изговор).ogg
Linio 514 ⟶ 515:
|priskribo = Prononco de la literoj de la serba alfabeto
}}
{{kolumnoKolumno-fino}}
 
== Duskribismo (digrafio) ==
Linio 521 ⟶ 522:
== Notoj ==
{{Notoj}}
 
== Referencoj ==
{{Referencoj|2}}
Linio 538 ⟶ 540:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Cyrillic alphabet}}
* {{Cite web
|url= http://wiki.lingvafestivalo.org/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do