Damo (ŝako): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
e lingva korekto de fako (ne ŝaka fakvorto) al ĉelo
Linio 1:
[[Dosiero:Chess queen 0964.jpg|eta|Blanka damo kaj la nigra sur la fono]]
La '''damo''' (ankaŭ '''reĝino''') estas la plej forta [[ŝakpeco|peco]] en [[ŝako]]. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun unu damo centre de sia unua linio apud la [[reĝo (ŝako)|reĝo]] kaj la dama [[Kuriero (ŝako)|kuriero]]. Ofta eraro de ŝaka komencantoj estas misinterŝanĝo de la reĝo kaj la damo, tial oni uzas la [[mnemoniko]]n, "Metu la damon sur ĝian koloron." Laŭ [[algebra notado (ŝako)|algebra notado]], la blanka damo komencas ĉe ''d1'' kaj la nigra damo komencas ĉe ''d8''.
Oni povas movi la damon rekte en ĉiu direkto (vertikala, horizontala aŭ diagonala), tiel kunigante la trajtojn de ambaŭ la [[turo (ŝako)|turo]] kaj [[kuriero (ŝako)|kuriero]]. Kiel ĉiuj pecoj, damo kaptas per okupado de la fakoĉelo, kie kontraŭa peco estas.
 
Oni taksas la damon iomete pli forta ol turo plus kuriero, kaj iomete malpli forta ol du turoj. Ĉar la damo estas pli valora ol iu ajn peco, tiel preskaŭ ĉiam estas malavantaĝe interŝanĝi la damon kun iu ajn peco escepte de la kontraŭa damo, escepte se la interŝanĝo kondukas al formacio, kie oni povas devigi la kontraŭulon en [[ŝakmato]]n.