George Orwell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 54:
 
=== Orwell kaj Esperanto ===
[[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|bordereta|maldekstra|40px]]
:''Vidu ankaŭ [[1984 (romano)]]''
Laŭanekdote Orwell malŝatis Esperanton kaj uzis ĝin kiel modelon por la burokrata lingvo ''Newspeak'' (eo: ''novparolo'') en la romano 1984. Laŭ informilo publikigita de la Esperanto-Centro de Londono en la jaro 1984 tio estas parte vero, parte mito. Okazis tri signifaj aferoj dum la juneco de Orwell, kiuj influis lian impreson pri Esperanto. La unua estis en 1927, kiam Orwell vizitis sian onklinon Nellie Limouzin, kiu tiutempe loĝis kun konata Esperanto-aktivisto Eugene Adam (konata kiel ''Lanti'') en Parizo. Limouzin kaj Adam uzis Esperanton kiel hejman lingvon. Dua grava fonto estis amiko de Orwell, kiu vojaĝis al Parizo kaj volis tie lerni la francan, sed devis foriri de sia loĝejo, ĉar liaj geluigantoj parolis nur Esperanton kaj vivis laŭ la tiama Esperanto-ideologio, kiu estis pli akra ol la nuna. Trie estis gesinjoroj Westrope, samideanoj de Eugene Adam kaj posedantoj de librovendejo en Hampstead, kie Orwell laboris en sia juneco.