Primasa palaco (Bratislavo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HQ dosiero
Linio 5:
La unua primasa palaco konstruiĝis post okupo de [[Esztergom]] fare de la [[turkoj]]. Tiam [[Bratislavo|Pozsony]] estis la [[ĉefurbo]] de [[Hungario]], ankaŭ Pozsony [poĵonj] estis la eklezia ĉefsidejo. En [[1590]] la palaco bruldetruiĝis, sed poste oni konstruis pli grandan palacon. La nun videblan palacon [[József Batthyány]] konstruis inter [[1778]] kaj [[1781]]. En la jaro [[1805]] estis subskribita [[paco]] inter [[Napoleono]] kaj [[Habsburgoj]] en Spegula ĉambrego de la palaco. Dum la hungara reforma epoko [[István Széchenyi]] ofertis sian ĉiujaran enspezon por establi [[Hungara Scienca Akademio|Hungaran Sciencan Akademion]]. Depost [[Hungara revolucio de 1848]] tie estis subskribita [[leĝo]] konata aprilaj leĝoj, kiuj akceptis postulojn de la hungara [[revolucio]]. Depost falo de la liberecbatalo [[Julius Jacob von Haynau]] tie kondamnis la hungarajn [[heroo]]jn. En [[1902]] la [[urbo]] aĉetis la palacon. Dum rekonstruo en [[1903]] [[serio]]j de ses antaŭe nekonataj [[gobelino]]j estis trovitaj malantaŭ [[muro]]. La gobelinoj devenis el la [[1630-aj jaroj]] el [[Anglio]].
[[Dosiero:Primaciálny palác 01.jpg|eta|Ĉambro en la palaco]]
[[Dosiero:Palacio primacial, Bratislava, Eslovaquia, 2020-02-01, DD 07231.jpg|eta|Fontano Sankta Georgo]]
Post [[Traktato de Trianon]] la palaco iĝis posedaĵo de [[Ĉeĥoslovakio]]. Spite tion foje okazis hungarlingvaj prelegoj de hungaraj [[verkisto]]j [[Zseni Várnai]], [[Aladár Schöpflin]], [[Zsigmond Móricz]]. En [[1968]] okazis subskribo de 6 socialistaj [[lando]]j pri zorgo de la [[socialismo]]. Hodiaŭ, ĝi funkcias kiel la sidloko de la [[urbestro]], krome ankaŭ [[muzeo]].