Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
klarigi
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 36:
En la fruepoka [[kristana arto]], Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la [[Paradizo]] kaj [[infero]]. La romanikstilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas [[glavo]]n, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la [[Apokalipso]] ([[aglo]], [[leono]], [[taŭro]], [[anĝelo]]). La [[gotika stilo]] prezentis belan [[Jesuo Kristo|Kriston]] kun [[vundo]] sur la dekstra flanko, kaŭzita de [[lanco]]; li suprenlevas ambaŭ [[kruro]]jn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la [[iloj de la kalvario]]: la [[kruco]], la [[najlo]]j, la [[lanco]] kaj la [[dorna krono]]. Apud li staras la porparolantaj [[sanktulo]]j kaj la juĝon traplektas [[optimismo]]. En la [[16-a jarcento]], [[Mikelanĝelo]] pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur [[fresko]] de la roma [[Siksta kapelo]], Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la [[damnito]]j.
 
{{projektoj|q=Lasta Juĝo}}
 
[[Kategorio:Religio]]