Dieter Rooke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Aldonis ligilon al ATEO-retejo.
Linio 1:
[[dosiero:2013 Dieter Rooke.jpg|eta|Dieter Rooke kiel gasto en familio Bélisle en La Chaux-de-Fonds. Fotis en 2013 Mireille Grosjean]]
'''Dieter ROOKE''' ({{prononco|DI:ter RO:ke}} laŭ prononco en la normgermana, naskiĝis en [[1948]]) estas germana esperantisto loĝanta en [[Svislando]]. Li esperantistiĝis en [[1982]], kaj en [[1999]] aliĝis al [[Internacia Komunista Esperantista Kolektivo]] (nuntempe estas ĝia sekretario) kaj al [[SAT]], ĉar en ĝi ekzistas [[komunismo|komunisma]] frakcio. Dieter Rooke estas dumviva membro kaj de [[Universala Esperanto Asocio|UEA]], kaj de [[Svisa Esperanto-Societo|SES]]. Li aktivis en la [[Esperanta Civito]] kiel senatano de la ruĝa frakcio, kaj kontribuas al la enhavo de ''[[Internaciisto]]'' per [[marksismo|primarksisma]] kurso kaj per porokazaj raportoj pri politikaj eventoj. De [[1993]] ĝis [[2002]] Dieter Rooke estis estrarano de [[Esperanto-Societo Zuriko]]. Krome li membris en [[LF-koop]] kaj membras en [[Monda Asembleo Socia]] (MAS). Li estis membro de [[Kultura Centro Esperantista]] (KCE) en [[La Chaux-de-Fonds]]. Li apartenas al la estraro de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] kiel sola ne-profesia ĵurnalisto, kaj aldone funkcias kiel kasisto de [[Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo]] (ATEO). <ref>ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/ </ref> Aldone li estas membro de tutsvisa ĥoro, estrata de Elisabeth de Mestral.
 
Dieter Rooke partoprenis multajn [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalajn Kongresojn]], la lastan en [[Rejkjaviko]] ([[Islando]]), kaj aliajn E-aranĝojn. Korespondas kun radiostacioj de [[Havano]], [[Pekino]], kaj [[Varsovio]]. Li aktivas interrete, kaj [[Specialaĵo:Kontribuoj/Dieter_Rooke|fojfoje kontribuis al Vikipedio]].