Kiel aldoni artikolo al kategorio redakti

Saluton, Giridhar. Mi notis, ke vi provis aldoni Vandana SHIVA artikolon al la Kategorio:Ekologio. Tamen, vi ne fari ĝin tute ĝuste. ;-) Aldoni artikolon al kategorio, oni aldonis [[Kategorio:"Kategoria Nomo"]] al la artikolo, tiel ĝi aperos en la kategorio! Tamen, se la kategorio ne estas farita, oni povas aldoni {{katvidu}} al la nova kategorio, por fari nova kategorio.

Se vi havas pliajn demandojn, bonvolu demandi al mi. Ankaŭ, bonvolu vidi la ekzemplojn ĉe Vandana SHIVA kaj Kategorio:Ekologio.

Dankon pro via helpo en la vikipedio! -- Scott S. Yekrats 18:31, 24. Nov 2004 (UTC)

Saadat Hasan Manto‎ redakti

Dankon pro ĝustigi la nomon kaj la necesa korekto. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:56, 20 Maj. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto redakti

Saluton Giridhar! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:22, 8 Nov. 2012 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:50, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Community Insights Survey redakti

RMaung (WMF) 16:17, 9 sep. 2019 (UTC)Reply

Reminder: Community Insights Survey redakti

RMaung (WMF) 19:46, 20 sep. 2019 (UTC)Reply

Barataj verkistoj redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi de tempo al tempo kreas artikolojn pri Barataj verkistoj. Mi nun klopodas plibonigi ampleksan artikolon Mahabarato, eble tro for de viaj interesoj. Nun mi bluigas ruĝajn ligilojn, tio estas, krei rilatajn artikolojn. Se vi volas helpi min, vi povas elekti bluigendajn ligilojn, ĉu pri verkistoj ĉu pri aliaj aferoj. Preferinde el la fino de la artikolo, ĉar mi "bluigas" el la komenco. Ne estas multaj barataj vikipediistoj (fakte eble nur vi) kaj pro tio mi kontaktas kun vi. Dankon.--kani (diskuto) 21:12, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Kani! Dankon pro la mesaĝo kaj la propono. Unue mi finu verki tiujn bazajn enkondukojn pri la atribuitoj de la premio Gjanpith. Kaj poste, ni vidu! Ĉu en ordo? -- Giridhar (diskuto) 21:19, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

En ordo, mi komencos el la komenco (de la fino) kaj kiam vi povos, komencu de la fino de la fino.--kani (diskuto) 20:12, 25 maj. 2021 (UTC)Reply
Fakte eble kelkaj koincidas. Nur kreinte la artikolon, mi konstatis, ke M. T. Vasudevan Nair estas kaj en "mia" listo kaj en "via" listo. Nu, ni kunhelpu reciproke.--kani (diskuto) 11:00, 26 maj. 2021 (UTC)Reply
Mi faris ankaŭ Vishnu Sakharam Khandekar kaj ne povis atendi por finigi mian taskon en Mahabarato por sekvi en aliaj el la mil havendaj artikoloj. Mi forigis la krampojn de kelkaj el la verkoj aŭ verkistoj, tiel, kiam vi deziros, vi povos reveni al Mahabarato kaj rekrampigi ajnan koncepton por krei la koncernan artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 13:35, 27 maj. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara Giridhar, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Kara Kubo: Dankon pro tiu ĉi mesaĝo. Ĵus mi sendis retmesaĝon prian al movementcomms(ĉe)wikimedia.org. Mi esperas, ke ni sukcesos! Amike salutas, Giridhar (diskuto) 18:11, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Giridhar,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super nabla🪰 20:29, 24 jul. 2023 (UTC)Reply