Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Apostrofoj: Ĉu ' aŭ ’?
Linio 790:
Saluton. La postaldonata sekcio "Aliaj projektoj" en la apudartikola menuo aspektas tre maltaŭge (ĉu estas tiel delonge aŭ nove depost iu nerilata ŝanĝo?) kaj laŭ mia opinio ĉiukaze estas superita de la ligiloj tirataj el Vikidatumoj, kiuj nuntempe jam aŭtomate aperas en la sama menuo, nur iom pli malsupre, en sekcio tre simile nomata ("En aliaj projektoj"). Mi ne scias, ĉu estis ies intenco igi tiun nian postaldonaĵon tiome elstari (pli granda tiparo, paĝokapo je nivelo H3, situo pli maldekstre de ĉio alia), sed ankaŭ grafike ĝi aspektas tre malplaĉe, eĉ ĝene. Vidu ekzemple ĉe la artikolo: [[Villach]]. Tie eĉ sen plia klarigo aperas dufoje "Vikimedia Komunejo", el kiuj unu fakte ligas al paĝo (do galerio) kaj alia al kategorio, dum malsupre jam aperas aŭtomate kaj belaspekte ligilo eltirita el Vikidatumoj. Pro ĉio ĉi mi sugestas la kodon, kiu postaldonas tiun menueron, malŝalti (ĝi situas en [[MediaWiki:Common.js]]). Mi pretas efektivigi la ŝanĝon se ne estos kontraŭvoĉoj. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 11:33, 2 sep. 2020 (UTC)
:Saluton kaj dankon pro la rimarko. Bonvolu korekti, se tio eblas. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 05:14, 3 sep. 2020 (UTC)
:Mi kredas, ke mi ĵus sukcese forigis ĝin. Dankon al {{U|Dominik}} pro la subteno kaj {{U|Tlustulimu}} pro la rajtigo. --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 23:20, 14 dec. 2020 (UTC)
 
== Helpo pri {{Ŝ|Informkesto kemia substanco}} ==