E. T. A. Hoffmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
 
== La vivo ==
En la vivo de E.T. A. Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en Königsberg, li studis la leĝosciencon kaj kun bonega sukceso pasis tra ekzameno. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en [[Glogau]], 1798 en Berlino kaj 1800 li iĝis asesoro en [[Posen]]. Sed pro kelkaj karikaturoj, en kiuj li ŝercis eĉ pri siaj superuloj, oni sendis lin al [[Plock]], tiutempe sensignifa urbetaĉo en la tiam prusa parto de [[Pollando]], do ververa ekzilejo por la spirite vigla poeto. En tiu urbo li edziĝis al polino, fidela virino, kiu kun pacienco kapjese akceptis ĉiun faron de la stranga vivokunulo. En la jaro 1803 ili ekloĝis en [[Varsovio]]. Sed, kiam en 1806 [[Napoleono]] disbatis la prusan ŝtaton, kiel ĉiuj aliaj prusaj oficistoj Hoffmann perdis sian oficon. En la jaro 1808 li direktis orkestron en [[Bamberg]]. La saman taskon li plenumis 1813 en teatra grupo ludanta en [[Dresden]] kaj [[Leipzig]]. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la kantantan muzon, li formetis la muzikon, prenis krajonon kaj perlaboris panon per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiujn la homoj aĉetis avide. En ĉiu situacio li utiligis tiun talenton, kiu plej bone konvenis al la momento. Fine la prusa ŝtato rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj en la jaro 1816 donis al li bonan postenon en Berlino. En 1822 la poeto, pentristo, muzikisto kaj juristo E. T. A. Hoffmann mortis en Berlino. Unu lia amiko estis la aktoro [[Ludwig Devrient]].
 
== La karaktero kaj talentaro ==