Rainer Schubert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
==Vivo==
Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1966 ĉe la Gimnazio Theresianum li studis en sia naskiĝurbo unue psikologion (1967-70), poste filozofion kaj logikon (1970–1977). Per la disertacio ''Heidegger und das Problem der Technik'' li doktoriĝis en 1977 ĉe la [[Universitato de Vieno]]. Ĉe poradultaj (plu)kleriginstitucioj li gvidis inter 1978 kaj 1994 kursojn pri filozofio. Ĉe la altlernejo viena li estis esplorad- kaj kontraktoasistanto ĉe la Instituto pri filozofio (1979–1989), lektoro pri antivka perceptoteorio (1982-83) kaj lektoro pri perceptoteorio (1992–1993). Inter 1994 kaj 1999 li estis lektoro ĉe la Teknika altlernejo de [[Timișoara]]. Estante kulturataŝeo ĉe la ambasado de la Respubliko Aŭstrio en [[Bukareŝto]] inter 1999 kaj 2007, li ankaŭ respondecis pri la Aŭstria Kulturforumo. Intertempe, de 2000-04, li ankaŭ regule prelegis gaste ĉe la Universitato de Bukareŝto. Ĉe la Babeș-Bolyai-Universitato de [[Kluĵo]] li deĵoris inter 2007 kaj 2009 post profesoriĝo en 2006. Ekde 2011 li instruas ĉe la romkatolika [[Monaĥejo Heiligenkreuz|Altlernejo Heiligenkreuz]] en [[Malsupra Aŭstrio]]. En 2015 li iĝis samloke profesoro eksterorda.
 
==Docentado==
Centra temo de la aŭtoro estas la konfrontiĝo de moderna tekniko al la [[kristanismo|kristana religio]]. Por Schubert klaregas ke estas kisitanismo la decida spirita orientiĝelirpunkto dum [[tutmondiĝo|tutmondiĝaj]] procedoj.<ref>Kp. ĉi-rilaten antaŭ ĉio: ''Weltrecht. Ein neues globales Rechtsbewusstsein aus christlichem Geist''. Be&Be-Verlag, Heiligenkreuz 2015</ref>
 
==Verkoj (elekto)==