Kinina-kalikreina sistemo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La '''kinina–kalikreina sistemo''' aŭ simple la '''kinina sistemo''' estas malbone komprenata hormona sistemo, pri kiu disponeblas malmulte da esploraj dokumentoj...."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:51, 13 jan. 2021

La kinina–kalikreina sistemo aŭ simple la kinina sistemo estas malbone komprenata hormona sistemo, pri kiu disponeblas malmulte da esploraj dokumentoj.[1] Ĝi konsistas el sangaj proteinoj, kiuj ludas rolon en inflamoj,[2] regado de sangopremo, koagulado kaj doloro. Ĝiaj gravaj mediatoroj, bradikinino kaj kalidino, estas vazodilatoroj kaj agas sur multajn ĉelspecojn.

Historio

La sistemo estas malkovrita en 1909, kiam esploristoj malkovris, ke injektado de urino (kiu enhavas multe da kininoj) kaŭzas hipotension (malalta sangopremo).[3]

Referencoj

  1. Seth. (1 January 2008) Textbook Of Pharmacology. Elsevier India, p. 603–. ISBN 978-81-312-1158-8.
  2. Duchene. (2011) “Kallikrein-kinin kystem in inflammatory diseases”, Kinins. De Gruyter, p. 261–272. ISBN 978-3-11-025235-4.
  3. (1909) “Les substances hypotensives de l'urine humaine normale”, CR Soc Biol (French) 66, p. 511–20.