Ekosocialismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ekologia socialismo''' aŭ '''ekosocialismo''', '''verda socialismo''', aŭ '''socialisma ekologio''' estas politika ideologio, kiu ligas la tradiciajn celojn de la [[laborista movado]] kaj la [[Naturprotektismo|naturprotektisman]] movadon. Ĝi estas ideologia kunfandiĝo de [[verda politiko]], [[ekologio]] kaj [[alimondismo]]. Kontraste al la kutima ideologio de [[verda partio|verdaj partio]]<nowiki/>j, kiu plej ofte havas [[Socialliberalismo|socialliberalisman]] mondpercepton kaj ne profunde kritikas la [[merkatekonomio]]n, ekosocialismo baziĝas sur kritiko de [[kapitalismo]] kaj batalo por [[socialismo]]. Laŭ ekosocialismo [[kapitalismo]] estas la ĉefa kaŭzo de la ekologiaj problemoj, kaj harmonia vivo kun la naturo eblas nur per kompleta forigo de [[kapitalismo]], [[kunposedo]] de la [[produktadrimedoj]], kaj riparo kaj starigo de komunejoj.<ref name=Manifesto1>{{citaĵo el la reto | aŭtoro=Kovel, J. | kunaŭtoro=Löwy, M. | titolo=An ecosocialist manifesto | jaro=2001 |url=http://www.cnsjournal.org/about/an-ecosocialist-manifesto/}}</ref><ref>{{citaĵo el la reto | titolo=The Belem Ecosocialist Declaration | jaro=2007 |url=http://www.redandgreen.org/Climate_Change/Belem_Ecosocialist_Declaration.pdf}}</ref><ref>{{citaĵo el la reto | titolo=Produce less, share justly, decide together! | jaro=2020 |url=https://eco-soc.net/manifest/}}</ref>
 
Ekosocialistoj estas minoritato en diversaj socialismaj, socialdemokrataj kaj komunismaj partioj, kvankam ĝenerale la rekono de la ekologiaj problemoj kreskas tutmonde. En kelkaj landoj ekzistas specialaj ekosocialismaj partioj aŭ grupoj, kiuj estas sendependaj de granda partioj.
 
Ekosocialismo baziĝas sur elementoj de la laborista movado, ekzemple la [[naturamikoj|naturamika movado]], kiu komencis antaŭ pli ol 100 jaroj malkovri kaj savi la naturan belecon.
 
== Ideologio ==
 
Ekosocialistoj estas kritikantoj de multaj pasintaj kaj nunaj formoj kaj de [[verda politiko]] kaj de [[socialismo]]. Oni ofte priskribas ilin kiel “ruĝverdulojn” – t.e. anoj de verda politiko kun klaraj [[Kontraŭkapitalismo|kontraŭkapitalismaj]] vidpunktoj ofte inspiritaj de [[marksismo]]. Ili distingendas disde subtenantoj de [[ekokapitalismo]] kaj [[verda anarkiismo]]. Oni ofte taksas ilin verduloj-“fundamentistoj”. La tiunoma frakcio en la germana partio de [[Alianco_%2790/La_Verduloj|Verduloj]] inkluzivis ekosocialistojn, kaj per tiu nomo oni karakterizis ekosocialistojn ankaŭ en verdaj partioj de aliaj landoj.
 
Ekosocialistoj kritikas ankaŭ burokratiajn kaj elitecajn teoriojn de mem sin tiel nomantaj socialismoj kiel [[maŭismo]], [[stalinismo]] kaj tion, kion kritikantoj nomas [[burokratia kolektivismo]] aŭ [[ŝtata kapitalismo]]. Ekosocialistoj celas al komuna proprietado de la [[produktadrimedoj]] fare de “libere asociitaj produktantoj”, kio eklipsas ĉiujn aliajn formojn de dominado, pricipe [[genra malegaleco|genran malegalecon]] kaj [[rasismo|rasismon]].<ref name="Manifesto1"/>
 
Tio ofte inkluzivas reestablon de komunejaj terenoj opozicie kontraŭ [[privata posedo]]<ref name=Guha>Guha, R. kaj Martinez-Alier, J., ''Varieties of Environmentalism: Essays North and South'', 1997</ref>, en kiuj loka regado super resursoj validigas la marksisman koncepton de [[uzvaloro]] super [[ŝanĝvaloro]].<ref name=Kovel>Kovel, J., ''The Enemy of Nature'', 2002.</ref> En la praktiko, ekosocialistoj kreis diversajn strategiojn por mobilizi agadon sur [[Internaciismo|internaciisma]] bazo, evoluigante retojn de individuoj kaj grupoj ĉe la socia bazo, kiuj povu radikale transformi la socion per [[Senperforto|senperfortaj]] “[[Antaŭfigura politiko|antaŭfiguraj]] projektoj” por [[Postkapitalismo|postkapitalisma]] kaj [[Postŝtatismo|postŝtatisma]] mondo.<ref name=Kovel/>
 
== Partioj kaj grupoj ==
Linio 14 ⟶ 22:
 
En la nuna partio [[Die Linke]] estas subgrupo kun la nomo [[Ökologische Plattform]] (Ekologia platformo), kiu estis aktiva en la antaŭa partio PDS. Ĝi estis fondita de personoj, kiuj estis aktivaj en la ekologia movado de [[Germana Demokratia Respubliko]] (GBR), ĉu en grupoj de la eklezio, ĉu en naturprotektaj grupoj de [[Kulturligo de GDR|Kulturligo de GBR]]. Ĝi havas bultenon "Tarantel", kiu aperas sur papero kaj estas videbla en la reto.
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Ekologia anarkiismo]]
* [[Kontraŭkapitalismo]]
* [[Metabola rompiĝo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* {{En}} [http://www.globalecosocialistnetwork.net/ Retpaĝo de Global Ecosocialist Network]
* {{De}} [http://www.oekologische-plattform.de/ Retpaĝo de Ökologische Plattform]
 
[[Kategorio:Ekosocialismo| Socialismo]]
[[Kategorio:Verda politiko]]
[[Kategorio:Ekosocialismo]]