Iziso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 29:
}}
[[Dosiero:Philae Temple R03.jpg|eta|maldekstre|300px|alt=Stone building fronted by a tall gateway, a colonnade, and another gateway.|La [[Egipta templo|Templo]] de [[Iziso]] ĉe [[Philae]], kun [[pilono]]j kaj interna korto dekstre kaj interna konstruaĵo maldekstre]]
'''Iziso'''<ref>En [[PIV]]: [https://vortaro.net/#Iziso_kd Izis/o Plej granda diino de Egiptio, edzino de Oziriso k patrino de Horuso.]</ref> ([[Egipta lingvo|egipte]]: ''Ast'' [aset]), aŭ foje '''Izisa''', en la [[egipta mitologio]] estis dia edzino kaj fratino de la dio [[Oziriso]], kaj patrino de la dio [[Horuso]]. Tiu dia familio estas la plej fama en la [[egipta mitologio]]. Iziso estis la simbolo de bonega patrino.
 
Iziso finfine iĝis ne nur ĉe la egiptoj, sed ĉefe la aliaj popoloj de [[Romia imperio]] la plej granda el la grandaj diinoj. Ŝia gloro superpasis tiujn de ĉiuj aliaj diinoj kune, inkluzive tiujn de Egiptio kaj de la Azia-Eŭropa mondo. Ŝi estis indentigita je multaj diinoj kiaj [[Persefona]], [[Diana]] ([[Artemisa]]), [[Seleno (mitologio)|Seleno]] kaj [[Demetra]], kies aŭtenta nomo ŝi estis laŭ ŝiaj fervoruloj. Tiel ŝia kulto disvastiĝis tra la plena Romia imperio. Ekzemple en [[Pompejo]], kie ŝi estis adorata kune kun alia [[sinkretismo|sinkreta]] fenomeno: la dio [[Serapis|Serapiso]], kaj ilia filo [[Anubo]]. Oni trovis restaĵojn de temploj ŝiaj ĝis en [[Parizo]] ([[Lutecio]]) kaj [[Arras]] (Nemetacum), [[Belgio]], [[Hispanio]] ktp. Iuj romiaj imperiestroj kiel [[Hadriano]] evidentigis apartan piecon al ŝi. Iziso estis la patrina diino de la mondo. Ŝia lasta templo estis tiu de la nila insulo [[Fileo]] (latine ''Philae'') apud [[Asuano]] en la [[4-a jarcento]] de nia erao.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
{{projektoj|commonscat=Isis|q=Iziso}}