Katja-Niederkirchner-ripozdomo (Leutenberg): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Ripozumdomo Katja Niederkirchner''' (germane: ''Erholungsheim Katja Niederkirchner'') estis ege ŝtatata hejmo ripozuma de la komunisma [[GDR]]-sindikataro FDGB. Ĝi troviĝis en [[Leutenberg]], [[Germanujo]], ĉe Am Ilmbach. Laŭ municipa plano ĝi estu malkonstruita antaŭ la fino de la jaro 2021. La lastaj enloĝantoj estis meze de al 1990-aj jaroj azilpetantoj. Dum 15 jaroj ĉefmanageradis tie Gerda Müller (* 1935).
==Historio==
La ripozdomo starigitis en la jaro 1974-a sur la grundo de la iama gastejo ''Leutenberger Hof'', kies forigo kostis 57.000 markoj. Ĝi nomitis por la [[komunismo|komunisma]] rezistadbatalantino [[Käthe Niederkirchner]]. Temas pri tipa domo ene de la programo de [[FDGB-Feriservoj]] en GDR.
 
La kondiĉoj geologiaj estis malfavoraj por konstruado ĉar la poste situanta branĉa etendaĵo de Löhmberg-monto moviĝas kaj daŭris minaco de altiĝanta grundakvo. Pro tio la pumpiloj estis kvazaŭ ĉiam ŝaltitaj. Tamen temis pri tiutempe modernega institucio kun 48 ĉambroj kun balkonoj ĉe la strata flanko. Belegas la refektorio teretaĝe. Ĉiutage okazis kulturprogramo: vesperoj korusaj aŭ dancaj, prelegoj, koncertoj (ekz. de la bando ''Sormitz-Spatzen'' kaj de doma gitarluda ensemblo). Krome ofertitis ĉiun tagon du ekskursoj migradaj, ekz. sub la gvido de Elisabeth König, la posta ĉefino de la gastejo ''Sormitzblick''.
 
Ekde 1991 ne plu eblis ludoni ĉiujn ĉambrojn kaj rapidege ekmalfloro komenciĝis. En la 4.11.2019 la urba konsilantaro decidis akiri la tuton kaj malkonstruigi ĝin je kostoj de landa registarfonduso (149.000 eŭroj). La civitanoj estis enkete alvokitaj partopreni en ideodonado por novaj utiligoj de la areo. Jen kelkaj: bushaltejo, ŝtuparo por pli bona aliro al la lernejo, aŭtoparkejo kun ŝarĝstacio elektra.
 
==Eksteraj ligiloj==