Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20210125: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Tlustulimu movis paĝon Uzanto-Diskuto:Tlustulimu al Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20210125 ne lasante alidirektilon: krei novan arĥivon
jen arkivo. mi formetis la lastajn diskutojn al Uzanto-Diskuto:Tlustulimu
 
Linio 1:
{{jen arkivo}}
{{Vikipediisto:Tlustulimu/Navigejo2}}
 
== Invitation from WAM 2018 ==
Linio 555:
 
Saluton Tlustulimu, en ŝablono [[:Ŝablono:Mapligilo]] estas informo, ke vi redaktas ĝin. Mi volas demandi, ĉu eblas ŝanĝi defaŭltan larĝecon de la ŝablono el 300 al 260? La larĝeco 300 plilarĝigas ŝablonon geokesto, kio aspektas ne tro bone. Mi korektis tion en paĝo pri [[Tel Avivo]], kie mi aldonis larĝecon 260 kaj ĝi respondecas al la larĝeco de geokesto. Dankon por korekto kaj eventualaj klarigoj. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 17:39, 24 nov. 2020 (UTC)
 
== Interfac-administrantoj ==
 
Saluton! Mi jam ne multe aktivas en la projekto, sed ĵus mi volis [[Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#"Aliaj_projektoj"_en_la_menuo|ion ripari]] kaj mi renkontis jenan problemon: Ĉu ni entute havas ĉi tie iun regulon pri kiuj estu [[Specialaĵo:Listo_de_uzantoj/interface-admin|interfac-administrantoj]]? Tio estas relative nova kategorio (ekde 2 jaroj) kaj mi rimarkis, ke ĝis nun vi estas la sola en tiu kategorio. Mi estis surprizita, ke kiel administranto mi ne povas fari la deziratan ŝanĝon en la JavaScript-paĝo. Mi alparolas vin kiel ununuran lokan uzanton kun tiu rajto, kaj aldone burokrato: Ĉu vi pensas, ke estas enorde ke ankaŭ mi ekhavu tiun rajton? Se ekzistas ia proceduro por akiri ĝin, mi kompreneble pretas subiĝi al ĝi, sed mi fakte ne supozas ties ekziston. Se mi bone legis aliloke, verŝajne eĉ necesos, ke estu vi kiel burokrato kiu tiun rajton tenike al mi donu, ĉu ne? Kaj ke mi prizorgu por mi dufaktoran aŭtentigon por ensaluti en Vikipedion (ho ve…). --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 00:14, 14 dec. 2020 (UTC)
:Saluton, Blahma :-) Mi ĵus donis al vi la statuson de [[Specialaĵo:Listo_de_uzantoj/interface-admin|interfac-administranto]]. Nun vi povos forpreni la fuŝan kodon, pri kiu jam antaŭ monatoj estis diskuto en [[Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#"Aliaj_projektoj"_en_la_menuo|nia teknikejo]]. - Mi eĉ ne scias, ĉu ni estonte enkonduku balotan procedon pri tiu rajto aŭ ne. Kion vi pensas pri tio? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:58, 14 dec. 2020 (UTC)
::Multan dankon pro tiu rapida reago! Mi tuj forigos la ĝenan kodon. Mian nomon mi aldonis en la koncernan duon-permanan liston sur [[Vikipedio:Interfacaj administrantoj|aparta paĝo de vi iam kreita]] kaj de mi nun malkovrita. Mi opinias, ke minimume ĉiuj ĝisnunaj administrantoj rajtu ricevi la statuson post simpla peto, ĉar ili ja antaŭe jam havis tiun kapablon, kiu sekve de la enkondukita distingo estis de ili forprenita. Apartan balotadon por novaj intersiĝantoj mi persone preferus ne enkonduki por ne plu aldoni burokrataĵojn al ni jam nun malgranda komunumo kiu foje pro tio jam multe suferis (ekz. post la enkonduko de la "markitaj versioj" de paĝoj, kiujn oni sekve apenaŭ sukcesis postsekvadi kaj sufiĉe rapide "markadi"). Eble oni limigu la rajtantoj je jamaj administrantoj kaj al tiuj oni atribuu la aldonaj rajton post simpla peto (kaj baza kontrolo de tio, ke ili efektive scias kompreni la funkciadon de CSS/JS kaj ilia uzo en Vikipedio). Ajnkaze ŝajnas ke la ununura homo ĉi tie kiu nun povas fari tian promocion estas vi, do sufiĉas ke vi sekvu ian tian regulon se iu petas. Aldone ja, daŭre validas la precipa neceso de interkonsento pri farataj ŝanĝoj, do ne ekzistas danĝero, ke membro de tiu ĉi eta grupo trudu ion malgraŭ klara malkonsento de la komunumo, ĉar la rajto redakti mem ne donas pli altan decidpozicion. Amike --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 22:48, 14 dec. 2020 (UTC)
 
== [[Belizurbo]] ==
Kara René,
 
bv. rigardi la sekvan artikolan ĝermon pri nacia ĉefurbo. Io tie informkeste klare misas. ''Ŝablono:Situo sur mapo Belizo'' jam ekzistas, sed ''Ŝablono:Info ISO-3166-2:BZ'' ankoraŭ mankas ... mi supozas ke tio malfunkciigas la informkeston. Ĉu vi povus aldoni ĝin, kaj rikolti la eternan dankon de tuta Belizo? Sincere salutas [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:36, 16 dec. 2020 (UTC)
:{{re|ThomasPusch|montri=ne}}Saluton, kara Thomas. Mi ĵus kreis la mankintan ŝablonon kaj eĉ aldonis plian ŝabloneton al la artikolo [[Belizurbo]], nome {{ŝ|lang}}. La mapo de Belizo jam bone funkcias nun. Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 17:58, 16 dec. 2020 (UTC)
::Kara René, ĉu vi povus ankoraŭ malkaŝi al mi, kiel komprenigi al la paĝo uzi la reliefan, verdecan mapon? Ĝi ja estas en ''Ŝablono:Situo sur mapo Belizo'', sed mi iel ne sukcesas paĝe vidigi ĝin... Sincere [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 23:03, 16 dec. 2020 (UTC)
:::{{re|ThomasPusch|montri=ne}}Saluton, kara Thomas. Estis erareto en la artikolo, kiun mi ĵus korektis. La valoro de <code>tipo2=</code> devas esti <code>reliefo</code>, ĉar nur tio troviĝas en multaj ŝablonoj. Kaj ili eĉ troveblas per zorgiga kategorio, nome [[:Kategorio:Ŝablono:Situo sur mapo/kun reliefo|Ŝablono:Situo sur mapo/kun reliefo]]. La kategorio ekzistas jam ekde 2011. Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 14:39, 17 dec. 2020 (UTC)
 
== Kandidatiĝo ==
 
Ĉu vi povas kompendiigi mian kandidatiĝon por administraj rajtoj en Vikipedio? --[[Uzanto:Fenikals|Fenikals]] ([[Uzanto-Diskuto:Fenikals|diskuto]]) 08:52, 3 jan. 2021 (UTC)
 
== Ŝablono:Informkesto fervoja akcidento ==
 
Saluton Tlustulimu, mi funkciigis en [[Ŝablono:Informkesto fervoja akcidento|tiu ĉi ŝablono]] koordinatojn, sed kun ligilo al mapo ili faras la ŝablonon tro larĝa. Ĉu eblus, por ke la ligilo (vorto "mapo") ne plilarĝigu la ŝablonon kaj aperu en alia linio sub la koordinatoj? Nun ĉiuj koordinatoj aperas en unu linio. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 12:57, 4 jan. 2021 (UTC)
:Saluton, Petr{{re|Petr Tomasovsky|montri=ne}}. Dankon pro la nova ŝablono. - Mi ĵus aldonis la defaŭltan larĝon al la informkesto per <code>width:23em;</code>, tiel ke en la dokumentado la parto "mapo" jam videblas en aparta linio. Sed nun la teksto ĉe "Fervojlinio" parte aperas en dua linio. Se tio ĝenas vin, eble ja la valoro <code>width:26em;</code>, kiel en kelkaj uzekzemploj de [[Vikipedio:Informkesto fervojlinio]], ĉikaze ja estu pli taŭga. Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:23, 4 jan. 2021 (UTC)
 
== ŝablono informkesto kanto ==
 
Nevideble, la {{ŝ|informkesto kanto}} estis markita kiel "esotera". Tamen, iuj paĝoj uzas ĝin. Vidu ekzemple la artikolon [[Jožin z bažin]] - tie menciatas du ĝenroj. Tiaĵon la ŝablono facile antaŭvidis, sed aperas nekredeble granda interspaco inter la du ĝenroj. Ĉu vi eble povus forigi tian grandan interspacon? Sincere [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:10, 12 jan. 2021 (UTC)
:Saluton, Thomas. {{re|ThomasPusch|montri=ne}}{{farita}} - La spacon kaŭzis linisalto per <code>&lt;br /&gt;</code> en la fontokodo de la ŝablono. Mi forprenis tion. - Nun estas ankoraŭ problemo pri la dua ĝenro en la artikolo [[Jožin z bažin]]. La helpa ŝablono {{ŝ|Laŭĝenro}} ne "konas" ĝin. Tial aperas kaŝita kategorio [[:kategorio:Muzikalbumoj kaj kantoj kun nerekonata ĝenro|Muzikalbumoj kaj kantoj kun nerekonata ĝenro]] je la fino de la artikolo. Kion fari? Krome jam estas kelkaj artikoloj en la menciitaj kategorio. Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 22:49, 12 jan. 2021 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20210125".