Jan Werner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Redaktado: mankinta streko
pli detalaj biografiaj informoj
Linio 2:
'''Jan WERNER''' (naskiĝis la [[5-an de februaro]] [[1933]] - forpasis la [[20-an de januaro]] [[2021]]) estis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa [[esperanto-movado]].
 
Inĝeniero Jan Werner naskiĝis en [[Návsí]] en distrikto [[Frýdek-Místek]]. Lia patro estis tajloro, la patrino mastrumadis hejme. La fruan infanaĝon Jan travivis en [[Jablunkov]] ĝis 1938, poste la familio revenis al [[Horní Heřmanice]], de kiu devenis la patro. Post la milito ili transloĝiĝis al [[Lanškroun]], kie Jan jam en septembro 1945 komencis frekventi gimnazion. Post abiturientiĝo en 1952 li studis en [[Brno]] konstrufakan universitaton, kiun li finis en 1957. Tri jarojn li poste laboris en [[Ostrava]]-[[Kunčice]] ĉe konstruado de nova matelurgia entrepreno (Nová huť Klementa Gottwalda). Poste li foriris al [[Košice]], kie estis konstruata orientslovaka ferfabriko kaj restis tie ses jarojn. En 1966 li revenis al Brno, al direktorejo de industriaj konstruaĵoj. En 1970 okazis politikaj enketoj, kiujn li deklaris neleĝaj, kaj estis punita per maldungo, sed ricevis laboron en produkta uzino de la sama entrepreno, kun malaltigita salajro. Ĉi tie li restis ĝis 1990, poste li sukcesis ricevi postenon de instruisto en konstrufaka fakultato de teknika universitato en Brno, kie li docentiĝis kaj fine emeritiĝis.
Li vivis en [[Brno]], kien li venis kiel studento el [[Ostrava]] en la 1950-aj jaroj. Kiel junulo li estis redaktoro de la ne plu aperantaj junularaj gazetoj ''Fajrero'' kaj ''Tagiĝo''. Dum multaj jaroj li gvidis scienc-teknikan sekcion de [[ĈEA]] kaj laboris precipe pri terminologio ĝenerale kaj pri konstru-fako speciale. Li estas kunfondinto de la [[Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno]] kaj iniciatinto de [[ELFo]] (Esperantologia kaj literatura forumo) kaj de la projekto „Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado“.
 
Esperanton li lernis en 1948 kiel 15-jara gimnaziano en Lanškroun, inter la jaroj 1951-1953 li redaktis kluban bultenon Esperanta Vorto Laškroun kaj komencis aktivi en la ĉeĥa Esperanto-junularo en gvidaj funkcioj. Li partoprenis en organizado kaj instruado en someraj tendaroj en [[Rožnov]] kaj [[Lančov]], redaktis aŭ kunredaktis junularajn bultenojn „Junularo agu!“, „Tagiĝo“ (1958) kaj „Fajrero“ (1959-1961). Kiel plenkreskulo li same aktive gvidis scienc-teknikan sekcion, unue de [[Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato]], post 1969 de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]]. Li eldonadis TS-Informilon.
 
==Verkoj esperantlingvaj==
Linio 83 ⟶ 85:
*[http://eventoj.freeweb.hu/steb/ĝenerala_naturscienco/index-ĝenerala.htm Verkoj de Jan Werner estas troveblaj ankaŭ en scienc-teknika biblioteko (STEB)]
*[http://esperanto.net/literaturo/bk/bk.html Belartaj Konkursoj de UEA]
 
==Fontoj==
*Arkivo de Esperantista klubo en Brno
 
{{ĝermo|ĉeĥo|esperantisto}}