Dinastio Ming: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 49:
 
Ĝis 1662 ekzilitaj familianoj de la Ming starigis kontraŭimperiestrojn en suda Ĉinujo, kiuj restis tamen senefikaj.
 
==Kulturo==
===Literaturo===
[[Laŭlum]], en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al tiu dinastio.<ref>[[Laŭlum]], "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]], Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.</ref> Li elstarigas la verkiston [[Feng Menglong]] (1574-1646) kiu kolektis rakontojn de la antaŭaj dinastioj kaj el tiu inspiro li verkis pli ol 70 proprajn novelojn; li eldonis tri novelarojn nome "Parabola novelaro", "Averta novelaro" kaj "Admona novelaro", kiuj rikoltas entute pli ol 120 verkojn: Temoj estis [[amo]] de junuloj, metiistoj, komercistoj ktp., kontraste al tiraneco de superuloj. Famaj estas ""Olevendisto kaj belulino", "Perfidita prostituitino Du Shiniang kaj ŝia trezorujo". Menciindas ankaŭ Ling Mengchu" (1580-1644) kiu verkis du novelarojn, nome "Unua kolekto de mirindaj okazaĵoj" kaj "Dua kolekto de mirindaj okazaĵoj", kiuj entute enhavas 78 rakontojn pri vivo en urboj.<ref>[[Laŭlum]], p. 757.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==