Adolf Veselý: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Adolf Veselý''' (naskiĝis la 20-an de julio 1928 en Brno – mortis la 30-an de majo 2016 samloke) estis ĉeĥa esperantisto kaj SAT-ano. Ank..."
 
Linio 2:
 
==Vivo==
La gepatrogepatroj donis al li mondcivitanan edukon, sekve li konsideris la historion de la nacioj absurda, pro ilia senĉesa militado. Tiom pli, ke unu el la fratoj de la patro estis ĉeĥa ŝovinisto, la alia germaniĝis.
 
Antaŭ 1948 li formigris al Bavario, ĉar li volis eviti soldatservon, kiu estis kontraŭ lia konscienco, de tie li transiris al la sudfranca urbeto Le Creusot kaj trovis okupon en fandejo. Iu slovako donacis al li „Ŝlosilon de Esperanto“, poste li mendis de SAT libron „Manifesto de la sennaciistoj“ kaj fariĝis membro de SAT (1953). Samjare li grave brulvundis siajn piedojn per arda skorio, troviĝis en malsanulejo, de kiu lin kuracisto baldaŭ forsendis kiel fremdulon. Li foriris al Parizo, vivis tie certan tempon kiel senhejmulo, poste li sukcesis akiri laborojn en aŭtofabriko, kiel murkolorigisto, en kakao-fabriko, kiel hotela gardisto.