Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎x-sistemo: baza helpo
Linio 67:
Saluton, mi petas helpon! Dum kreado de artikolo abrupte cxesis la x-sistemo cxe mi. Kion fari? Por tajpi ĉapelitajn literojn uzu vian indiĝenan klavaron, Universalan Lingvo-Elektilon (en la menuo dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj» aŭ «Lingvoj» klaku la bildeton Lingvaj agordoj, elektu «Enigo» kaj agordu) aŭ la ŝablonon {{X}} NE FUNKCIAS. Mi provis jam alian komputilon kun sama rezulto. La eraro kasxigxas en Vikipedio. Mi uzis la x-sistemon jam pli ol jardeko senprobleme. Mi spertis ankaux, ke Vp almenaux kvinfoje sxangxis mian statuson ne ensalutinta, poste mi salutis sukcese, poste tio ripetigxis. Alia sperto, ke mi ofte redaktas wikidata, komence mi ensalutis, sed mi vane elektis la x-on, okazis nenio. Tamen wikidata ne interesas min, cxar evidente la la data akceptas neniun skribon, nur post iom skribo donas eblecon elekti el la grasaj aperintaj tekstoj. Tial mi ne uzis x-on de wikidata. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 09:30, 17 feb. 2021 (UTC)
:Saluton, Crosstor. Mi jam ekde la tempo, kiam Vindozo XP estis aktuala, uzas klavar-aranĝon, kiu subtenas multajn lingvojn kun varianto de la latina alfabeto. Tial mi ne scias, kiel iel ripari x-sistemon. La klavar-aranĝo baziĝas sur la QWERTZ-klavaro por la germana lingvo kaj ne nur subtenas esperanton, sed ĉiujn slavajn lingvojn kun latina alfabeto, ankaŭ ĉiujn baltajn lingvojn, la hungaran, la vjetnaman ktp. Ĉu vi eble jam demandis {{uzanto2|KuboF Hromoslav}}? Eble li ja havas ideon. - Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 09:48, 17 feb. 2021 (UTC)
 
:: Saluton [[Uzanto:Crosstor|Crosstor]]. Mi bedaŭrinde havas tre similan problemon, sed sen vera solvo - mi sukcesas tamen sanigi simptomojn. Ofte sufiĉas reŝargi la paĝon (klaki en via fizika klavaro F5) aŭ dum redaktado fari antaŭrigardon. Tio helpas precipe por montri al Vikipedio, ke vi estas ensalutinta. La aferon pri X-sistemo eblas plibonigi denove agordante la Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo, kiun vi mem kopiis. Kaj denove antaŭrigardi artikolon / reŝargi paĝon. Mi bedaŭras, ke mi ne havas pli universalan, aŭ verproblem-solvan rekomendon. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:25, 21 feb. 2021 (UTC)