Suna aratingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
Sunaj aratingoj plejparte troveblas en tropisaj habitatoj, sed ilia preciza ekologia niĉo restas ĝis nun relative nekonata. Ili estas observitaj en sekaj [[savano|savanajj]] arbaroj kaj marbordaj forstoj, sed pli malfruaj esploroj sugestas ke ili preferas altecojn ĝis 1200&nbsp;m ĉe la eĝoj de malsekaj arbaroj ĉe antaŭmontetoj de la [[Gujana Ŝildo]] kaj nur troviĝas en savanoj kiam ili nomadas tra ili de unu tia arbaro al la alia. Sunaj aratingoj ankaŭ observeblas en arbustaroj de [[akvokolekta areo|baseno]] de Amazono, en valaj arbaroj kaj inundarbaroj ĉe marbordo. Prefere ili nestas tie kie atingeblas grandaj kvantoj de fruktarboj kaj [[palmo]]j.<ref name="featherme.com">{{cite web|url=http://www.featherme.com/index.php/parrot-species/sun-conure-parrot/|publisher=Feather me|title=Sun-conure-parrot}}</ref>
 
== Konduto ==
[[File:Aratinga solstitialis -Baltimore Aquarium, USA-8b.jpg|left|thumb|312x312px|Grupo de sunaj aratingoj en [[Baltimora akvario]], [[Baltimoro]], [[Usono]].]]
Samkiel ĉiuj aliaj [[aratingoj]], sunaj aratingoj estas tre sociemaj kaj en naturo vivas en grandaj birdaroj de 15 ĝis 30 individuoj. Individuaj birdoj malofte apartiĝas de la birdaro, kaj izolite de ĝi uzas sian tre altan kaj laŭtan voĉon por komunikiĝi kun sambirdaranoj kaj retrovi ilin. La birdaroj kondutas relative kviete dum furaĝado, sed dum translokiĝo la birdoj estas tre parolemaj kaj bruaj. Aroj de sunaj aratingoj povas flugi grandajn distancojn po tago, ili flugas rapide kaj unudirekte. En socioj de la aratingoj ankaŭ vaste praktikiĝas neverba komunikado per vario de pozoj kaj montraj kondutoj. Anoj de la sama birdaro ripozas kaj furaĝas kune, manĝigas kaj striglas unu la alian kaj laviĝas en akvujoj dum luma tagero. Ili rapide grimpas tra arbaj kronoj uzante siajn viglajn manojn kaj fortajn, fortikajn bekojn. Ili ankaŭ povas uzi siajn manojn kiel homoj aŭ simioj por teni kaj manipuli diversajn aferojn.<ref>{{cite web|url=http://www.iaate.org/companion-parrots/51-content/resource-center/202-sun-conure-fact-sheet.html|title=Sun Conure|author=Jayne Hardwick}}</ref> Sunaj aratingoj prefere nestas en palmaj arbotruoj, ĉar ligno de palmo estas sufiĉe mola por ke la ino povu pligrandigi sian neston kiom necesas. [[Mudo]] kaŭzas al ili grandan malkomforton, dum mudaj periodoj ili iĝas agaciiĝemaj kaj agresemaj. Alta humideco kaj eblo naĝi en akvo malpliigas la malkomforton.
 
Sunaj aratingoj estas tre inteligentaj, sociemaj kaj scivolemaj birdoj kiuj bezonas konstantan intelektan kaj socian stimuladon. En kapteco ili gajnis grandan popularecon pro sia saĝeco, aktiva konduto, eblo lerni novajn kondutmanierojn kaj imiti homan parolon. Ilia konduto en naturo, tamen, ĝis nun ne estas elĉerpe studita. Krome, ekzistas ioma konfuzo inter la suna kaj la makula aratingoj, kvankam je konduto tiuj ĉi du specioj supozeble ne tre diferencas.<ref name="animaldiversity.org">{{cite web|url=http://animaldiversity.org/accounts/Aratinga_solstitialis/|publisher=Animal Diversity Web|title=Aratinga solstialis}}</ref>
 
==Referencoj==