Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 509:
:{{komento}} Mi tute ne konsentas kun la vorto [[Angulo]] kaj tiu elekto de la sepa signifo,de la vorto; eĉ pri tiu lasta signifo pri loko, la ideo de [[geometrio]] konservita pri ekzemple en la esprimo "La angulo de la strato", pro la fakto ke la strato desegniĝas kiel angulo. Mi memoras, ke ĉi tie oni rifuzi titolon de artikolo, ĉar ĝi rilatis al la dua signifo de la vorto! Plie, kiam mi lernis Esperanton la instruito diris al mi, ke Esperanto estis klara kaj ne ambigua lingvo, pro la fakto ke ''unu vorto = unu signifo''! La elekto de la vorto "angulo" ĉi-tie estas agnoski samkomplikecon de Esperanto ol iu ajn alia lingvo. Vi povas kompreni, kial mi estas forte kontraŭ la uzo de tiu vorto por traduki ''Speakers' corner''. Kial do ne konservi la anglan titolon ''[[Speakers' Corner]]'' kiel proponis Kani en sia unua komento kaj kiel ĝi aperas en mutaj aliaj Vikipedioj?.--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 10:24, 22 apr. 2021 (UTC)
:{{komento}} Tiu regulo ''unu vorto = unu signifo'' estas superita kiam oni uzas la lingvon ne kiel komencanto sed por ĉiuj fakoj de la vivo. Pro tio estas vortaroj en kiuj vorto havas pli ol unu signifo, kaj ne ĉiam proksima. Kaj estas titoloj en Vikipedio kun parentezoj, ĉar estas aliaj artikoloj samtitolaj sed ne samsignifaj. Tamen, kiam ne estas interkonsento, plej amikeme estas turni sin al la originan titolon ''[[Speakers' Corner]]''.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 01:44, 26 apr. 2021 (UTC)
:{{komento}} al [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] Bonvolu iom studi la uzon de la vorto ''angulo'' en Esperanto ekde la komencaj jaroj kaj en la Fundamento. Vi konstatos, ke la geometria signifo estas flanka, marĝena fenomeno. En la Fundamenta Ekzercaro vi povas trovi la frazon "kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro". Kion geometrian vi trovas tie? Kaj eĉ, se vi insistas pri geometrieco kaj akceptas la vorton ''stratangulo'', ĉu vi zorge studis la situon de la Oratora Angulo en la Londona parko?
 
:Ne estu tro kredema pri PIV. Ĉu vi ankaŭ ĉiam uzas la vorton ''libro'' nur laŭ ĝia unua difino en PIV? PIV sekvas la arĥaikan vortaristan tradicion, laŭ kiu oni unue donu iun historian, tute malaktualan signifon aŭ eble iun kvazaŭkleran difinon.
 
:Ĉi tie eĉ ne temas pri du signifoj de la vorto, sed pri unu vasta signifo kun neklaraj limoj. Kiel ĉe multaj aliaj vortoj (punkto, ebeno, rekto, aro...), matematikistoj prenis vorton el la komuna lingvo kaj donis al ĝi ekzaktan difinon uzendan nur en matematiko. Tio neniel povas limigi la kampon de signifoj, kiun la vorto havas en la komuna lingvo. ''Angulo'' estas perfekte bona vorto por nomi la koncernan angulon en Hyde Park. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:59, 26 apr. 2021 (UTC)
 
=== [[Alteraciilo]] -> [[kromsigno (muziko)]] ===