Uzanto-Diskuto:Salatonbv: Malsamoj inter versioj

1 153 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 monato
 
{{@|Tlustulimu}} ho, pardonu! Mi ne vidis la kontribuojn. Dankon pro sciigi min kaj mi estos pli atentema.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 20:52, 28 jan. 2021 (UTC)
:Saluton, Salatonbv. En ordo. - Mi lastatempe apenaŭ uzas la ŝablonon {{ŝ|bonvenon}}. Krome aperas eĉ novaj uzantoj, kiuj faras unu aŭ kelkajn spamajn redaktojn kaj poste malaperas. Ilin mi kutime ne emas bonvenigi. - Ŝajnas al mi, ke unu el tiaj uloj estas {{uzanto2|Memarmax01}}, jam forbarita en alia lingva versio de Vikipedio. - Kaj ni devus iomete atenti la agon de {{uzanto2|Jozeflamalpoak}}, kiu ĝis nun faris nur unu fuŝan redakton ĉe ni kaj poste foriris. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:04, 28 jan. 2021 (UTC)
 
== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==
 
Saluton, Salatonbv! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
 
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
 
'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.
 
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)