Ghil'ad Zuckermann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Revivigi lingvojn: Lingva korekteto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 10:
* La dua bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas estetika: kio estas bela. Diverseco estas bela, estetike plaĉa … estas amuze aŭskulti grandan nombron da lingvoj kaj lerni kuriozajn kaj unikajn vortojn. Ekzemple, Zuckermann amas la vorton mamihlapinatapai el la lingvo jaghana, parolata sur la duoninsulo de la ĉilia Tierra del Fuego. La vorto estas tre preciza kaj konciza en sia signifo. Provo ĝin traduki ne eblas per malpli da vortoj ol “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Malgraŭ la fakto, ke la vorto estas netradukebla, estas diferenco, almenaŭ estetika, se oni diras mamihlapinatapai kaj se oni diras “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Kiel diris Nelson Mandela: “Se vi parolas al viro en lingvo, kiun li komprenas, tio atingas lian kapon. Se vi parolas en lia lingvo, tio tuŝas lian koron.”<ref name="Literatura Foiro"/>
 
* La tria bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas utileca: kio estas finance farebla. Lingva reestigo donas potencon al individuoj, kiuj perdis sian fiersenton kaj foje eĉ motivon vivi. Tiu bonfartiga rajtigo povas ŝpari al la aŭstralia registaro milionojn da dolaroj alikaze investendaj en prizorgadon de mensa sano kaj enkarcerigon. Ni eĉ ne menciu la diversajn kognajn kaj sanajnsanrilatajn avantaĝojn de dulingvismo. Ekzemple, denaskaj dulingvuloj estas pli inteligentaj, ol ili estus kiel unulingvuloj; denaska dulingveco prokrastas demencon je pli ol kvar jaroj.<ref name="Literatura Foiro"/>
 
== Listo de verkoj ==