Flusablo: Malsamoj inter versioj
Kreis novan paĝon kun " eta | dekstra | Avertosigno kontraŭ flusablo en [[Anglio]] La '''flusablo'''<ref>{{citaĵo el la reto | url = https://vortaro.net/#fl..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:18, 15 maj. 2021
Priskribo
Formado
Flusablo formiĝas en akve saturita, nekompakta sablo, kiam ĝi estas subite skuita. Kiam la akvo en la sablo ne povas fordreniĝi, ĝi likvigas la teron.
Flusablo povas formiĝi en nefluanta akvo aŭ en suprenfluanta akvo (ekz. en fonto). En tia flusablo, la fluforto agas kontraŭ gravito, tiel ke la sablaj partikloj ŝvebas en la akvo.
Tertremo povas krei la subitan skuon, kiu formas flusablon.
-
Flusablo en Gronlando
Danĝero
La denso de flusblo estas proksimume 2 g/cm3, pro la pezaj sablaj partikloj, pli densa ol la homa korpo (ĉ. 1 g/cm3). Tial, homoj ne povas alfundiĝi kaj droni en flusablo.
Tamen, la flusablo povas malhelpi fortiron de membroj (brakoj, kruroj) en flusablo. Tial, homo kaptita en flusablo povas perei pro hipotermio, atako de sovaĝaj bestoj ktp.
Mencio en literaturo
Flusandoj ofte aperas en fikcio, kiu troigas iliajn danĝerojn. Flusandoj estis speciale popularaj dum la 1960-aj jaroj.[2]
Referencoj
- ↑ flu/sabl/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ Engber, Daniel (2010-08-23). “Terra Infirma: The rise and fall of quicksand”, Slate (en).
Eksteraj ligiloj
- Bonn, Daniel. Les sables mouvants (france). Savoirs ENS. École normale supérieure (2005-12-03).
- Long, Darrel G. F.. What is quicksand? (angle). Scientific American (2006-07-03).