Flugo 4978 de Ryanair: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e propra taiperaro
verkos artikolon poste
Linio 2:
'''Flugo 4978 de Ryanair''' (numero FR4978, radiokodo RYR1TZ) estis internacia linia flugo de [[Ateno]] ([[Grekio]]) al [[Vilno]] ([[Litovio]]). Je la {{dato|23|majo|2021}} [[Belorusio|belorusaj]] aŭtoritatoj perforte transdirektis ĝin al [[Minsko]] ([[Belorusio]]), mallonge antaŭ transiro de la belorusa al la litovia aero-spaco.
 
Post surteriĝo en Minsko la belorusa ĵurnalisto [[Roman Protaseviĉ]] kaj lia rusa kunulino [[Sofia Sapega]], kiuj pasaĝeris en la flugo, estis arestitaj. Protaseviĉ, eksa ĉefredaktisto de la belorusa opozicia reto ''Neĥta'', estas konata kritikanto de la belorusa registaro. Li estis vivinta en ekzilo.
 
Nur post ok kaj duona horoj la aviadilo ricevis permeson pluiri al Vilno. La incidenton sekvis akraj protestoj, interalie de [[Eŭropa Unio]] kaj [[Usono]].