Fasto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
efiko pri la sano
Linio 50:
 
Antaŭ tiu fasta periodo okazas festo-tagoj titolitaj ''Ayyám-i-Há' ''(ايام الهاء) kaj post ĝi okazas la novjara festo [[Novruz|''Naw-Rúz'']] (Nova tago) la [[21-an de marto]]. Ĉar la monato de fasto finiĝas je la marta ekvinokso, la fasto okazas ĉiam en la sama sezono, nome, printempe en la norda hemisfero kaj aŭtune en la suda ; do ne dum ekstrema varmego de somero aŭ dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ĝi povus kaŭzi malfacilaĵojn. Je tiu sezono, la tempodaŭro inter sunleviĝo kaj sunsubiro estas pli malpli egala en ĉiuj loĝataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a ĝis la 18-a horoj (en ekstremaj, t.e. polusaj regionoj permesatas determini la tempojn per horloĝo).
 
== Efiko pri la sano ==
Ĉe intervala fastado oni lasas al la korpo laŭeble longajn paŭzojn inter la [[Manĝo|manĝoj]], proksimume 16 horojn inter [[vespermanĝo]] kaj [[matenmanĝo]]. Tio povas efiki kontraŭ [[Inflamo|kronikaj inflamaj malsanoj]].
 
Preni dum [[diurno]] nur malmultajn manĝojn kaj intertempe sufiĉe longaj fastaj intervaloj: Pli kaj pli da studaĵoj indikas ke la tiel nomata intervala fastado pozitive efikas al la [[sano]]. Laŭ tio ĝi ne nur helpas por [[Dieto (nutrado)|perdi pezon]], sed ĝi ankaŭ plilongigas la vivon kaj precipe protektas kontraŭ malsanoj de [[metabolo]].
 
Fastado povas mildigi precipe kronikajn-inflamajn suferojn, ekzemple [[Multloka sklerozo|multoblan sklerozon]] kaj [[Reŭmatismo|reŭmatan]] [[Artrito|artriton]]. Ĉe tiaj malsanoj aperas inflama reago de la [[Imuna sistemo|imunĉeloj]], kvankam ne troviĝas iuj kontraŭbatalindaj [[Infekta agento|infektantoj]].
 
Eĉ se ĝeneralaj rekomendoj estas malfacilaj, oni povas diri ke estas proksimuman regulon por sanaj plenkreskuloj: Estas bone senti malsaton unufoje tage kaj estas malbone manĝi porciojn kvin- aŭ sepfoje dum tago, aŭ preni intermanĝojn. Gravas ĉe la intervala fastado ke oni ĉiutage ellasu la saman manĝon kaj ne foje la vespermanĝon kaj foje la matenmanĝon, por ke la korpo povu alkutimiĝi pri tio.
 
Ĉiukaze oni ne troigu, kaj precipe homoj kun antaŭaj malsanoj nepre priparolu la fastadon kun kuracisto. Ĉe virusaj infektoj fastado eĉ estas damaĝa. Kaj kelkaj personoj tute ne fastu, ekzemple [[Infano|infanoj]] dum kreskado aŭ [[Gravedeco|gravedulinoj]]. Ankaŭ ĉe maljunaj kaj kadukaj homoj fastado pro la malkresko de muskoloj estas problemeca.
 
== Proverbo ==