Vladimir Vetrov: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
‎ NOVA - '''Vladimir Vetrov''' (1932-1985) estis duobla spiono, kies agado decide kontribuis al la fino de Sovjetunio.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:05, 8 jul. 2021

Vladimir Ipolitoviĉ Vetrov (Ruse: Владимир Ипполитович Ветров) (10-a de oktobro 193223-a de januaro 1985, ekzekutita) estis altranga KGB-spiono dum la malvarma milito, kiu decidis kaŝe publikigi valorajn informojn al Francio kaj NATO pri la kaŝa programo de Sovetunio celanta ŝteli teknologion de la Okcidento.

Vetrov ricevis la kodnomon Farewell (Adiaŭo) fare de la franca spionservo DST, kiu rekrutis lin. Li estis konata sub tiu nomo dum la spionservoj de NATO. La kodnomo estis elektita kiel angla vorto tiel ke la KGB supozus, ke li laboris por la CIA, se KGB malkovrus lian kaŝnomon.

Lia historio inspiris la libron Bonjour Farewell: La Vérité sur la Taupe Française du KGB (1997) verkita de Sergei Kostin kaj Eric Raynaud, kiu estis adaptita por la franca filmo L'affaire Farewell (2009), kun la ĉefroluloj Emir Kusturica, Guillaume Canet and Alexandra Maria Lara.[2]

Verkintoj Sergei Kostin kaj Eric Raynaud publikigis pli kompletan kaj ĝisdatigitan raporton pri la Farewell-dosiero sub la titolo Adieu Farewell (Laffont, Parizo, 2009). Tiu titolo ankaŭ estas havebla en la angla por la unua fojo, tridek jarojn post la okazaĵoj (Farewell, AmazonCrossing, aŭgusto 2011).