Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Intitucioj: mankis unu s
Linio 420:
==== Institucioj ====
Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.
; [[Eŭropa Parlamento]] : Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rekta [[universala voĉdonado]], ĝi nombras 705 [[Eŭropdeputito|eŭropdeputitojn]]. Ĝi situas en [[Strasburgo]] por la plenaj kunsidoj, [[Bruselo]] por la komisionoj kaj aldonaj kusidoj, kaj [[Luksemburgo]] por la sekretariejo. Ĝi ne havas la leĝdonan iniciaton, super kiu la Eŭropa Komisiono havas monopolon. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj<ref>[https://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?pubRef=-//EP//TEXT+IM-PRESS+20060728FCS09980+0+DOC+XML+V0//FR La procedura servo de la EP] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.europarl.europa.eu%2Fsides%2FgetDoc.do%3FpubRef%3D-%2F%2FEP%2F%2FTEXT%2BIM-PRESS%2B20060728FCS09980%2B0%2BDOC%2BXML%2BV0%2F%2FFR arkivo]) Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006</ref>), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ol ĝi ĉar ĝi ankaŭ adoptas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo. Ekde la [[Lisbona Traktato]], la ordinara leĝdona proceduro, kiu metas la Konsilion (reprezentante la membroŝtatojn) kaj la Eŭropan Parlamenton (reprezentante la loĝantaron) sur egalan bazon por la adopto de eŭropa normo, fariĝis la leĝdona proceduro por la komuna juro<ref>Artikolo 289 de la TFEU</ref>. Tiel, la kampoj, en kiuj ĉi tio ne validas, estas plejparte malplimultaj (kio ne signifas, ke ili estas marĝenaj: la Eŭropa Parlamento estas tiel plejparte ekskludita de la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko). La Parlamento ankaŭ regas la elspezan flankon (sed ne la enspezan flankon) de la eŭropa buĝeto<ref>[http://www.europarl.europa.eu/parliament/public/staticDisplay.do?id=46&pageRank=1&language=FR La Parlamento, ties potencoj kaj proceduroj] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.europarl.europa.eu%2Fparliament%2Fpublic%2FstaticDisplay.do%3Fid%3D46%26pageRank%3D1%26language%3DFR arkivo]) Eŭropa Parlamento, 5-a de julio 2008</ref>.
; [[Eŭropa Parlamento]] : Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rekta [[universala voĉdonado]], ĝi nombras 705 [[Eŭropdeputito|eŭropdeputitojn]]. Ĝi situas en [[Strasburgo]] por la plenaj kunsidoj, [[Bruselo]] por la komisionoj kaj aldonaj kusidoj, kaj [[Luksemburgo]] por la sekretariejo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.
; [[Konsilio de la Eŭropa Unio]] : Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. Ĝi estas plenuma, sed ankaŭ leĝdona, institucia organo de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. La Konsilio de Eŭropala Unio estas prezidentata laŭvice de la ministro pri eksterlandaj aferoj de ĉiu membroŝtato dum ses monatoj. Ekde la subskribo de la [[Traktato de Romo]], la Konsilio respondecas pri kunordigado de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝetan projekton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ties konsento, sed sole decidas pri la enspezoj. En monaj aferoj, ĝi starigas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen parlamenta interveno (mona politiko ne estas unu el la areoj submetitaj al kundecido). La nombro de voĉdonoj en iu lando pli-malpli funkcias laŭ sia demografia pezo, sed por gravaj decidoj, la [[Traktato de Nico]], poste [[Traktato de Lisbono|tiu de Lisbono]], starigis novajn voĉdonajn regulojn<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:xy0016 Nova sojlo por kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Fnice_treaty%2Fnice_treaty_council_fr.htm arkivo]) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 2007</ref>, precipe la bezonon havi kvalifikitan plimulton favore al la antaŭvidita decido. Kvalifikita plimulto estas atingata se ĝi "kunigas almenaŭ 55% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro de Eŭropa Unio"<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:ai0008 Nova difino de la kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Flisbon_treaty%2Fai0008_fr.htm arkivo]), ĉe la retejo de la Jura portalo de Eŭropa Unio</ref>. Kiam la Konsilio ne agas laŭ propono de la Komisiono, la kvalifikita plimulto devas tiam atingi "almenaŭ 72% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro"<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:ai0008 Nova difino de la voĉdonado laŭ kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Flisbon_treaty%2Fai0008_fr.htm arkivo]) ĉe la oficila retejo de Eŭropa Unio</ref>. Ĝi kunhavas sian kompetentecon pri kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento, kun kiu ĝi formas dupartan parlamenton. Tiel la Konsilio de la Eŭropa Unio reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.
; [[Eŭropa Konsilio]] : Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, Kipro, Litovio kaj Rumanio, kiujn reprezentas la ŝtatestro. Ĝi ne konfuzendas kun la [[Konsilio de Eŭropo]], internacia organizo sidanta en Strasburgo.