Turkistano: Malsamoj inter versioj

407 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
en la Turkistana provinco (antaŭe nomata provinco Suda Kazaĥio)
Neniu resumo de redakto
(en la Turkistana provinco (antaŭe nomata provinco Suda Kazaĥio))
{{Tiu ĉi artikolo|temas pri la urbo Turkistano en Kazaĥio. Pri la regionego [[Turkestano]] vidu apartan artikolon.}}
{{informkesto urbo|regiono-ISO=KZ}}
'''Turkistano''' - [[kazaĥe]] Түркістан (Türkistan), [[ruse]] Туркестан (Turkestan) - estas urbo en [[Kazaĥio]]. Ĝi situas en la en la [[Turkistana provinco]] (antaŭe nomata [[provinco Suda Kazaĥio]]) proksime de la riverego [[Sirdarjo]] kaj estas la plej grava pilgrimcelo de tiu ŝtato de Centra Azio. Tra la urbo kondukiĝas [[fervojo]] de [[Orenburg]] en [[Rusio]] al [[Taŝkento]] en [[Uzbekio]].
 
== Monda heredaĵo de Unesko ==
La plej elstara historia kaj kultura monumento de Turkistano estas la Maŭzoleo de Khoja Ahmed Yasawi, kiu estas [[monda heredaĵo de Unesko]]<ref>(en, fr) ''[https://whc.unesco.org/en/list/1103 Mausoleum of Khoja Ahmed Yasawi]'', Listo de Monda Heredaĵo, Unesko</ref>.
 
== Nomo ==
Unuaj spuroj de setlejo datiĝas de la 7-a jarcento. La loĝloko probable jam estis grava komerca kaj religia centro antaŭ ol aperis ''Ĥoja Ahmed Jasavi'', la [[Sufiismo|sufisma]] [[ŝejko]], kiu naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1103 en la proksima loĝloko ''Sayram''. Jasavi en la aĝo de ĉirkaŭ 61 jaroj dediĉis sin al meditado - laŭ la legendo, li pasigis aliajn 61 jarojn en izoleco kaj meditado sub la tero. Lia malgranda tombo jam tuj post lia morto iĝis celo de pilgrimantoj, kaj aldone en la 1390-aj jaroj la reganto [[Timur]] tie ordonis la konstruon de maŭzoleon de Jasavi, kiu ankoraŭ nun konsideratas kiel unu el la plej gravaj konstruaĵoj en Kazaĥio. Antaŭ ol la maŭzoleo estis kompletigita, Timur mortis. La konstrulaboristoj forlasis Turkistanon kaj serĉis novan laboron en [[Samarkando]] kaj [[Buĥaro]]. Ĉe la enireja fasado de la maŭzoleo, la malnova [[skafaldo]] ankoraŭ videblas, kaj daŭre mankas la fasadaj tegoloj. Malgraŭ tiu nefiniteco de la maŭzoleo, la urbo nun estas la plej grava pilgrima centro de Kazaĥio. Oni diras ke tri pilgrimoj al ĉi tiu urbo estas ekvivalentaj je [[haĝo]] al [[Mekko]].
 
== Referencoj ==
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Nursultan Nazarbajev]]
[[Kategorio:Urboj de Kazaĥio]]
[[Kategorio:Islamo]]