[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
akvoplanto nomata totoro
Linio 1:
[[Dosiero:Vendedora de artesanias de la isla de Los Uros.jpg|eta|Vendistino de [[metiartoj]]]]
[[Dosiero:Titicaca-isola.jpg|eta|[[Insuloj]] en [[Puno (regiono)|Puno]], [[Peruo]].]]
La '''Uruoj''' estas popolo kiu vivas sur la - per [[pajlo]] faritaj - [[insuloj]] sur la [[Titikaka lago]], en la regiono [[Puno (regiono)|Puno]] en [[Peruo]]. La Uruoj origine konstruis la [[Artefarita insulo|artefaritajn insulojn]] por eskapi de la [[Inkao]]j. La Inkaoj superregis en tiu tempo la firmteron. Hodiaŭ la Uruoj fakte fariĝis turisma allogaĵo.
 
La insuloj, hispane ankaŭ nomiĝas ''islas flotantes'' (flosantaj insuloj), estas farataj de la abunde kreskantaj [[junko]]j. Ĉiufoje oni aldonas novajn junkojn sur la malnovaj, tiel la insuloj pluekzistas kaj ne forputros.
 
La insuloj konsistas el [[akvoplanto]] nomata [[Totoro (planto)|totoro]] (''Schoenoplectus californicus ssp. Tatora'', [[kano]]-simila planto), kies kanoj estas sekigitaj kaj aspektas kiel pajlo. Krom la daŭra konstruado de la insuloj, ĉi tiu planto estas uzata de la insulanoj por manĝo, por trakti [[Kapdoloro|kapdolorojn]], por konstrui siajn domojn (situantajn sur la insuloj) kaj iliajn boatojn kaj por fari diversajn artefaktojn.
 
Nuntempe vivas ankoraŭ proksimume 3000 posteuloj de la Uruoj, kvankam nur ĉirkaŭ cent de ili ankoraŭ vivas sur la insuloj kaj prizorgas ilin. La plejmulto foriris al la firmtero, kie iliaj infanoj povas iri al la lernejo. La Uruoj ankaŭ enterigas iliajn mortintojn sur la firmtero.
Linio 25 ⟶ 27:
[[Kategorio:Indianaj etnoj en Peruo]]
[[Kategorio:Indianoj]]
[[Kategorio:Artefaritaĵoj]]