La''' Flago de UkrainioKurdistan ''' ([[ukraine]]: державний прапор України; transliterumita kiel ''derzhavni prapor Ukrayiny'', laŭlitere "ŝtatflago de Ukrainio") estas la [[nacia flago]] de [[Ukrainio]]. La nacia flago estis oficiale adoptita por la unua fojo en [[1918]] fare de mallongdaŭra [[Ukraina Popola Respubliko]]. En tiu tempo la ofte uzita blu-flava flago jam iĝis blua kaj flava kaj elmontris tridenton en supra maldekstraflanka angulo. La insigno restis senŝanĝa de sinsekva registaro de [[Pavlo Skoropadskij]], kaj tiam de la [[Estraro de Ukrainio]]. Dum la soveterao, [[bolŝevikoj]] utiligis ruĝajn kaj poste ruĝbluajn flagojn kiel la oficialan flagon de [[Ukraina Soveta Socialista Respubliko|Ukraina SSR]]. La blua kaj flava flago estis oficiale restarigita en [[1992]] post la ukraina sendependeco. Ukrainio festas Flagtagon ĉiun jaron la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]].